Kafr el Daŭar
Kafr el Daŭar (egipte arabe كفر الدوار) estas grava industria urbego (ankaŭ municipo) en Provinco Buhajra, en Malalta Egiptio. La loknomo signifas: urbo de la bieno.
Kafr el Daŭar | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 262 748 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 445 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 8′ N, 30° 8′ O (mapo)31.13388888888930.129722222222Koordinatoj: 31° 8′ N, 30° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Areo | 590 km² (59 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiEn Kafr el Daŭar (sen aglomeraĵo) loĝis 128 539 en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiKafr el Daŭar situas en dezerto 4 m laŭ la marnivelo. Kanalo disbranĉiĝas el Nilo por liveri la necesan akvon. Aleksandrio troviĝas 23, provinca sidejo Damanhuro 34, Raŝido 40, Dosouk 50, ĉefurbo Kairo 161, Suezo 262, Asuano 830 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiKafr el Daŭar estis loko de fama batalo en 1882. La egipta armeo sukcese blokis la britan armeon dum kvin semajnoj, poste la britoj konkeris la landon laŭ alia direkto. En la fruaj monatoj de la Egipta Revolucio de 1952 en la urbo striko okazis, la du strikĉefo estis mortkondamnita. En 1984 protestoj okazis kontraŭ Hosni Mubarak. Tiam tri homoj mortis, aliaj vundiĝis.
Ekonomio
redaktiKafr el Daŭar estas fama pri produktoj de elektraj varoj, fruktopakaĵoj, teksaĵoj kaj kemiaĵoj. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo gravas.
Klimato
redaktiKafr el Daŭar situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe 154 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 15-25 °C.
Trafiko
redaktiKafr el Daŭar havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Aleksandrio kaj Damanhuro. Ankaŭ kelkaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Aleksandrio.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans