Kailash Purryag (formale Rajkeswur Purryag, nagarie रज्केस्वुर पुर्र्यग, naskiĝis la 12-an de septembro 1947 en Vacoas-Phoenix) estas maŭricia politikisto. Li estis la kvina ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficas kiel ŝtatestro ekde julio 2012. Kiel sia antaŭulo en la prezidanta funkcio, Anerood Jugnauth, Kailash Purryag apartenas al la plimulto de insulanoj, kiuj etne devenas el Barato.

Kailash Purryag
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1947 (1947-12-12) (76-jaraĝa)
en Maŭricio
Ŝtataneco Maŭricio
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.gov.mu/portal/site/president
vdr

Vivo redakti

De la 22-a de decembro 1997 kaj la 17-a de septembro 2000 li kiel posteulo de Prem Nababsing estis vica ĉefministro de Maŭricio. De la 12-a de julio 2005 ĝis la 20-a de julio 2012 li kiel posteulo de Prem Ramnah estis parolisto de la Nacia Asemblemo de Maŭricio, la ŝtata parlamento. Jam ekde la jaro 1976 li estas membro de la Nacia Asembleo. Li membras en la Laborista Partio de la lando. Kailash Purryag estas edziĝinta, havas filinon kaj du genepojn.

Eksteraj ligiloj redakti