Eŭrilajmedoj

(Alidirektita el Kaliptomeno)

La Eŭrilajmedoj (Eurylaimidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas ok genroj kaj 14 specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭrilajmedoj
Psarisomus dalhousiae
Psarisomus dalhousiae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Eurylaimidae
Genroj
  • Smithornis
  • Calyptomena
  • Cymbirhynchus
  • Psarisomus
  • Serilophus
  • Eurylaimus
  • Corydon
  • Pseudocalyptomena
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Eŭrilajmedoj loĝas en la praarbaroj kaj arbaraj regionoj en Afriko, Sudazio kaj Sudorientazio.

Aspekto redakti

Ili estas 14 ĝis 28 centimetrojn altaj, sed larĝaj birdoj kun forta, larĝa beko, mallongaj kruroj kaj vostoj. La vosto de la plej multaj specioj estas rondigita, escepte tiu de Psarisomo (Psarisomus dalhousiae).

La seksoj de la plej multaj specioj estas distingeblaj laŭ la bunteco de la plumaro (seksa duformismo / dimorfismo).

Eŭrilajmedoj havas, kontraste al aliaj Paseroformaj birdoj, 15 kolajn vertebrojn (kutime estas 14) kaj specialajn piedajn tendenojn.

Nutro kaj generado redakti

La nutraĵo konsistas el fruktoj, semoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Siajn piroformajn nestojn ili ofte pendigas super akvo al branĉoj de arboj.

Nomo redakti

La scienca nomo venas el la helena εὐρύς = larĝa kaj λαιμός = gorĝo aŭ faringo, eĉ faŭko. Pro tio la birdo ekz. germane estas nomata larĝfaringulo (Breitrachen) dum multaj aliaj lingvoj nomas ĝin larĝbekulo (ekz. svede Brednäbb, angle Broadbill, itale Beccolargo, pole szerokodziób, estone lainokk, ĉine 阔嘴鸟).

La helena λαιμός estas dusilaba vorto (ne: λα-ι-μός, sed λαι-μός), do la ĝusta esperanta genra nomo estas ne Eŭ-ri-la-i-mo, sed Eŭrilajmo. La familio nomiĝas Eŭrilajmedoj.

Genroj kaj specioj redakti

Referencoj redakti


Eurylaimus javanicus
Serilophus lunatus
Calyptomena viridis