Kalvaria kapelo (Bátaszék)

Kapelo kun golgoto kaj kalvario en Bátaszék

La golgota kapelo estas historia monumento ekster urbo Bátaszék.

Kalvaria kapelo de Bátaszék
Kalvaria kapelo en Bátaszék
Kalvaria kapelo en Bátaszék
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bátaszék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Tolna
diocezo Pécs
Dato de konsekro 1762
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Bátaszék, 56. sz. főút mellett
vdr
Kalvaria kapelo en Bátaszék

Historio redakti

Laŭvoje inter Bátaszék-Mohács (tamen proksime al Bátaszék) estis konstruita kapelo kun kalvario kaj po 3 krucoj kaj statuoj ĉirkaŭ 1730. Post jardekoj ĝi estis pligrandigita kaj konsekrita en 1762, poste denove pligrandigita. En 1776 la turo estis jam preta kaj samtempe oni metis la krucojn kaj la ĵus kreitajn statuojn en supron de la navo. En 1811 riĉa familio konstruis sian kripton sub la sakristion. Apud la kapelo iam estis domo de la zorganto, sed tiu domo jam ne ekzistas. La krucoj estis restaŭritaj en 1927, la statuoj en 1995. La kalvariaj stacioj estis renovigitaj kaj kompletigitaj kun reliefoj en la 1990-aj jaroj, la kapelo renoviĝis inter 1992-1995.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola escepte sur ebeno (ne sur monteto) laŭ vojo sur herbejo, sed heĝoj faras la limon. La fasado estas simetria, meze la kvarangula turo plene reliefas. Iam la turo havis 2 sonorilojn kaj la turo havas apartan enirejon. Malsupre estas ankaŭ niĉo, kie oni metis statuon pri Kristo. La ĉefnavo depost la turo estas arkoforma, sed ĝi finiĝas rekte. Ekzistas ankaŭ flankonavoj. Malantaŭe situas 3 enirejoj. La flankoj finiĝas po unu malfermaj ŝtuparejoj, kiuj kondukas al supro de la kapelo, tio estas la teraso.

Golgoto redakti

La golgoto estas videbla sur la teraso. Tio estas po 3 krucoj kaj statuoj pri Sankta Maria, Sankta Johano kaj Maria Magdala.

Kalvaria vojo redakti

La kalvaria vojo situas apud la kapelo sur herbejo. La stacioj longe estis malplenaj, sed oni kreis reliefojn en la niĉojn.

Fontoj redakti