Kalvinana malnova kirko (Hódmezővásárhely)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely.

Kalvinana preĝejo de
Hódmezővásárhely
Kalvinana preĝejo en Hódmezővásárhely
Kalvinana preĝejo en Hódmezővásárhely
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento la loĝantoj estis protestantoj, nur sporade vivis katolikoj. Post dominado de turkoj unue kvadrata prismo konstruiĝis kiel turo inter 1713-1714. Super la enirejo oni metis memortabulon kun la urba blazono. En la 1720-aj jaroj oni alkonstruis navon kaj la ceterajn partojn, tiel preĝejo formiĝis. Tiu konstruaĵo estis la unua stabila preĝejo de la urbo post la turkoj. En 1725 oni metis sonorilon de Francisko Rákóczi la 2-a. Ankaŭ la horloĝo en la turo apartenis al kastelo de Rákóczi en Nagyecsed. Inter 1741-1742 oni konstruis defendan muron, kiun grandparte oni malkonstruis en 1890 kaj oni konstruis bazarejon, kiun oni malkonstruis en 1961. En 1798 en la turo oni konstruis gardejon por la fajrobrigado.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado estas la turo, sube la ĉefenirejo. Flanke de la navo troviĝas la alia enirejo. La pinto de la turo estas longa piramido. La sanktejo estas okangula, sed nur triangulo aliĝas al la navo. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galerion en 1739.

Fontoj redakti