Kalvinana preĝejo (Alsógöd)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Göd, iam en Alsógöd.

Kalvinana preĝejo de
Alsógöd
Kalvinana preĝejo en Göd (Alsógöd)
Kalvinana preĝejo en Göd (Alsógöd)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Göd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado 19981999
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

En Alsógöd de la komenco ĉiam vivis kalvinistoj sporade. Ili havis eklezian grupon kune kun Felsőgöd kaj Sződliget ekde la 1920-aj jaroj. La grupo apartenis al Vác. Diservoj okazis en loĝejo. En 1928 la grupo ricevis parcelon, kie estis konstruita preĝdomo kun simpla sonorilostablo. Dum la komenciĝinta socialismo la preĝdomo estis pligrandigita. La vera preĝejo de Alsógöd estis konstruita en la jaroj 1998 kaj 1999.

Konstruaĵo

redakti

La kirko situas en korto inter arboj. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas en la dekstra flanko. Meze ligna arkada pluvŝirmilo reliefas, malantaŭe funkcias la enirejo. Kelkaj ŝtupoj kuras al la arkado. La turpinto estas plurlatera svelta piramido. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj

redakti
 
Enirejo