Kalvinana preĝejo (Battonya)
La Kalvinana preĝejo estas historia monumento en urbo Battonya (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Battonya | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Battonya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
Dato de konsekro | 1883 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1883–1883 |
Specifo | |
Enhaveco | 200 sidlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kalvinana preĝejo estis konstruita dum unu jaro en 1883. La orgeno estis farita en 1898. La plena kirko estis renovigita en 1980, nur interne en 2002.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La fasado havas ankaŭ po unu altajn kaj mallarĝajn fenestrojn. La enirejo estas tra la turo. La turo supre havas ĉirkaŭireblan balkonon, kie iam oni rigardis la kampojn por ekvidi la eblan fajron. La navo estas simpla. Interne la benkoj estas blankaj. La plena konstruaĵo havas la menciitajn altajn kaj mallarĝajn fenestrojn ankaŭ en la navo en ĉiuj flankoj, same ĉe la turo.