Kalvinana preĝejo (Căpuşu Mic)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Căpuşu Mic (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Magyarkiskapus).

Kalvinana preĝejo de
Căpuşu Mic
Kalvinana preĝejo en Căpuşu Mic
Kalvinana preĝejo en Căpuşu Mic
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Căpuşu Mic
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Romkatolika romanika preĝejo de Sankta Maria konstruiĝis en la 13-a jarcento. Baldaŭe oni konstruis novan navon. La gotika sanktejo pretiĝis en 1503. En nekonata tempo la kalvinanoj transprenis la preĝejon. La belega kasona plafono estas videbla ekde 1743, same la galerio. Lorenco Umling faris la pentradojn. La benkoj estis pretaj en 1773. En 1885 pli nova galerio pretiĝis. La orgeno funkcias ekde 1873. La nuna aspekto de la preĝejo estas videbla ekde 1931.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo ne havas turon, nur apartan sonorilostablon.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Interna parto de la preĝejo