Kalvinana preĝejo (Győr)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Győr.
Kalvinana preĝejo de Győr | |
---|---|
La kalvinana preĝejturo videblas fone
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Győr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Károly Csányi |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la 16-a jarcento la reformacio ankaŭ en Győr disetendiĝis, la unuaj protestantoj estis soldatoj de la fortikaĵo. Ili estis majoritate germanoj, minoritate hungaroj. La Baziliko-katedralo de Győr restis katolika, sed la paroĥan kirkon akiris la protestantoj. Post mallonga turka dominado la jezuitoj regis en la urbo. En 1613 nur en la urborando povis esti protestanta kirko, sed ankaŭ tio ĉesis en 1633. La protestantoj disiĝis en 1647 al kalvinanoj kaj luteranoj. En 1783 la urbo deklaris la liberan religiuzon. En la sekva jaro la kalvinanoj aĉetis domon, kiun ili malkonstruis kaj konstruis propran kalvinanan preĝejon. Ĝi funkciis ĝis 1906. La nun videbla, jam impona preĝejo estis konstruita en 1905.
Konstruaĵo redakti
La kalvinana preĝejo situas en urboparto "Nova Urbo", kie funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Luterana malnova kirko (Győr), Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr), Sinagogo de Győr kaj Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Győr). La kalvinana preĝejo havas altan sveltan turon (kvazaŭ kudron), kiu estas vedebla jam el la foro. La fasado estas simetria, meze la arkada parto reliefas, kie la enirejo funkcias. La navo larĝas kaj ne longas, kiel kutime. Interne estas videblaj gotikaj ornamaĵoj.
Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.
Fontoj redakti
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [1]