Kalvinana preĝejo (Kaba)
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Kaba (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Kaba | |
---|---|
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Kaba
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kaba |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1736–1744 |
Specifo | |
Alto | 36 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri (katolika) kirko de Kaba okazis en 1220. Laŭ priskribo el 1569 ĝi estis ĉirkaŭita per defenda muro kaj remparo. En 1660 la turkoj parte detruis ĝin. La revenintaj loĝantoj (tiutempe jam kalvinanoj) supozeble faris la necesajn renovigajn laborojn. Pli nova kalvinana kirko estis konstruita inter 1736-1741, sed la turo estis preta nur en 1744. Ŝtormo en 1851 detruis la turpinton, post 6 jaroj la turpinto estis plene trakonstruita. En 1919 la rumanoj kanonpafis la komunumon, ankaŭ la preĝejon, en la sekva jaro okazis la renovigo, samtempe oni konstruis apogpilierojn al la turo. Dum la 2-a mondmilito la kirko denove ricevis pafojn, oni denove rekonstruis ĝin en 1956. Tiam oni konstruis la rondan terason por la turo. La unua orgeno estis kreita en 1878, la dua en 1895, la tria en 1957.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Interne 2 galerioj estas videblaj.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare