Kalvinana preĝejo (Kadarkút)
Kalvinana preĝejo en Kadarkút
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Kadarkút (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Kadarkút | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kadarkút |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1905–1906 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri kalvinana grupo okazis en 1612. En 1748 loĝantoj de Kadarkút havis simplan lignan preĝejon kun ligna sonorilostablo en mezo de la komunumo. Supozeble ili estis konstruita en 1721. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1905 kaj 1906 kaj estis deklarita historia monumento en 2005. Ĝi estis renovigita en 2013.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la svelta turo reliefas, sed apude estas videblaj po unu turetoj. Ĉiuj havas multlaterajn piramidajn turpintojn. La absido estas malpli granda kaj alta, ol la navo. Interne 3 galerioj troviĝas.