Kalvinana preĝejo (Komárom-Szőny)

La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Komárom (Hungario), en urboparto Szőny, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1977.

Kalvinana preĝejo de
Komárom-Szőny
Kalvinana preĝejo en Komárom-Szőny
Kalvinana preĝejo en Komárom-Szőny
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komárom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Komárom-Esztergom
Arkitektura priskribo
Konstruado 1787
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ datenoj en la 17-a jarcento vivis en Szőny kalvinanoj kun pastro. La nun videbla kalvinana kirko estis konstruita en 1787 kun financa helpo de la loka katolika grafino. Pli frue en la vilaĝo estis kalvinana predikisto hu:Kocsi Major István. La orgeno estis kreita en 1914.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, la fasado estas simetria. Meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas plurlatera pinta piramido. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Menciindas la marmora baptujo el 1897.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

 
La absido