Kalvinana preĝejo (Nagykáta)
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagykáta (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Nagykáta | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Nagykáta
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykáta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Dato de konsekro | 2005 |
Konsekrinto | István Bogárdi Szabó |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2003–2005 |
Specifo | |
Enhaveco | 100-150 personoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
La protestantismo disetendiĝis en Hungara reĝlando en la 16-a jarcento. Pri kalvinanoj en Nagykáta mankas informoj el la fruaj historiaj tempoj. Longe la kalvinanoj eklezie apartenis al la najbara Szentmártonkáta. En 1915 la kalvinanoj transformiĝis al filio. En 1940 ili aĉetis parcelon kaj konstruis sur ĝi preĝdomon. En 1999 pro inundeto la preĝdomo iĝis vivdanĝera, tial en 2002 ĝi estis malkonstruita. Nova kirko estis konstruita en la sama loko inter 2003-2005.
Konstruaĵo redakti
La kirko kune kun la paroĥejo situas sola en korto. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas, meze malsupre super la enirejo pluŝirmilo videblas. En la fasado estas ankoraŭ fenestroj, ĉiuj altaj sed striktaj. La turpinto estas piramida. La parohejo estas teretaĝa domo kaj iomete malreliefas. Ĝi havas apartan enirejon kun pluvŝirmilo. Antaŭ la preĝejo kaj paroĥejo florĝardeno etendiĝas.