Kalvinana preĝejo (Szendrő)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szendrő.
Kalvinana preĝejo de Szendrő | ||
---|---|---|
![]() Kalvinana kampanilo, maldekstre preĝejo en Szendrő
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szendrő | |
Geografia situo | 48° 24′ 25″ N, 20° 43′ 40″ O (mapo)48.40692212657120.727873000663Koordinatoj: 48° 24′ 25″ N, 20° 43′ 40″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 560 sidlokoj | |
Longo | 22 m | |
Larĝo | 10 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa unua kalvinana gotika preĝejo estis konstruita en la 1660-aj jaroj helpe de la loka bienulo. Ĝi estis 40 metrojn longa kaj 13 metrojn larĝa. Dum jarcentoj ĝi iomete iĝis kaduka, tial oni konstruis pli novan, sed pli malgrandan preĝejon en la saman lokon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1938.
Kampanilo
redaktiApud la preĝejo impona kampanilo estas videbla. Ĝi estas kvadratoforma kaj aspektas, kiel fortikaĵa turo. Ankaŭ nun la konstrua jaro estas nekonata. Multaj opinias, ke ĝi estis ankaŭ sentinela turo. La arkeologiaj ekzamenoj malkovris rekonstruojn el diversaj epokoj.