Kalvinana preĝejo (Szilvásvárad)
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en mezo de la vilaĝo Szilvásvárad.
Kalvinana kirko de Szilvásvárad | |
---|---|
![]() Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Szilvásvárad
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szilvásvárad |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Hild |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1837–1840 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En 1832 oni malkonstruis la kadukan kirkon. La nun videbla kalvinana preĝejo estis konstruita post kelkaj jaroj helpe de la loka grafo. La orgeno estis farita en 1907. En 2004 la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en pinto de monteto, sed apude kvadrata sonorilstablo funkcias. La kirko praktike estas rondpeĝejo aŭ rotondo, sed antaŭ la enirejo estas malfermita vestiblo kun ŝtuparo, kies supro situas timpano. 4kolonoj portas la timpanon. Ĉe la enirejo laŭ deziro de la grafo estas surskribo: "Ĉiuj servistoj de la skulptitaj bildoj estu hontindaj". Granda kupolo kovras la internon. 16 kolonoj portas la kupolon.
Fontoj redakti
- hungare Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun multe da foto