Kalvinana preĝejo (Visegrád)
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Visegrád (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Visegrád | |
---|---|
La kalvinana preĝejo en Visegrád
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Visegrád |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 2009 |
Konsekrinto | István Szabó (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2003–2009 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2025 Visegrád, Fő út 165 hrsz. |
Historio redakti
La unua mencio pri kalvinanoj en Visegrád okazis nur en 1910. Eklezie ili apartenis al Dunabogdány. Kalvinana grupo formiĝis en 1931. Ili aĉetis loĝdomon en 1938, kiun ili trakonstruis al preĝdomo, oficejo kaj loĝejeto por la sonorilisto. Ili aĉetis interne harmoniumon, ekstere sonorilostablon. En 2000 ili akiris areon konvenan por konstrui veran kirkon. La konstruado okazis inter 2003-2009, intertempe la preĝdomo estis forvendita en 2007.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto kaj formas proksimume rondon. Proksimume meze estas ronda spaco kun herbejo, rande la turo altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas pinta piramido. La interna spaco havas bonan akustikon konvenan ankaŭ por koncertoj.