Kalvinana preĝejo (Zánka)

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zánka.

Kalvinana preĝejo de
Zánka
Kalvinana preĝejo en Zánka
Kalvinana preĝejo en Zánka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zánka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko (navo, absido); baroko (turo)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Supozeble en la 12-a aŭ 13-a jarcento estis konstruita la katolika preĝejo. La unua mencio okazis inter 1333–1335. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1736 germanaj kalvinanoj alvenis. Ili ricevis permeson profiti la neuzitan katolikan preĝejon. En la jaroj 1785 kaj 1786 oni konstruis la barokan turon, krome kelkaj trakonstruoj okazis. Ankaŭ en 1879 trakonstruo okazis, tamen plejparte restis la mezepoka konatruaĵo. En 1984 arkeologoj esploris la preĝejon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sur montetopinto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turo estas preskaŭ tiel larĝa, ol la navo. La turopinto estas bulboforma. Origine estis tie rotondo, baldaŭ ekstere oni faris la kvadratajn absidajn murojn. Tiu arkitektura fenomeno devenis el oriento (Bizanco, Egipto, Sirio). La absido estas pli alta, sed malpli longa, ol la navo. La larĝoj estas egalaj. La ĉefenirejo funkcias ĉe la navo, sed la alia enirejo en mezo de la absido.

Fontoj redakti