La kamacito estas mineralo, nome alojo de fero kaj nikelo, ĝenerale kun proporcioj de 90:10 al 95:5. Kvankam povas esti malpuraĵoj kiel kobaltokarbono. En la surfaco de la Tero, ĝi ekzistas nature nur en la ferometeoritoj falitaj el la spaco. Ĝi havas metalan brilon, estas griza kaj ne havas klaran kliveblecon, kvankam la strukturo estas izometrika-heksoktaedra. Ĝia denseco estas de ĉirkaŭ 8 g/cm³ kaj ĝia dureco estas de 4 en la Mohs-skalo.

Kamacito de Nantan (Nandan), Gŭangŝjio, Ĉinio. Grando: 4.8×3.0×2.8 cm. La metalaj meteoritoj de Nantan, falis en 1516, estas komponitaj el 92.35% da fero kaj 6.96% da nikelo.

Ĝi estis malkovrita en 1861 en la insulo Disko en Gronlando kaj ĝia nomo derivas el la greka καμακ- "kamak" aŭ κάμαξ "kamaks" (vito-fosto). Estas grava komponanto de fermeteoritoj (oktoedraj kaj heksaedraj). En la oktoedraj ĝi troviĝas en strioj alterne kun taenito kun formacio de linioj de Widmanstätten. En la heksaedraj, videblas ofte fajnaj kaj paralelaj linioj, nom Linioj de Neumann, kiuj estas pruvoj de la struktura disformigo de la apudaj platoj de kamacito pro la frapoj.

Foje la kamacito troveblas tiom mikista kun la taenito ke ĝi estas malfacile distingeblaj per simpla rigardo, formante mineralon nome plesito. La plej granda dokumentita kristalo iam trovita estis 92 × 54 × 23 cm.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. P. C. Rickwood (1981). [www.minsocam.org/ammin/AM66/AM66_885.pdf «The largest crystals».] American Mineralogist 66: 885–907.

Bibliografio redakti

  • Mason B., 1962: Meteorites. J. Wiley & Sons, New York