Kamerego de Orlamünde
La Kamerego de Orlamünde (germane Kemenate Orlamünde) estas la unusola restaĵo de burgo el la 11-a aŭ 12-a jarcento en Orlamünde, Germanujo, super la Saale-valo inter Jena kaj Rudolstadt. Temas pri la ununura turingia burgo kiu markitis sur la ĉ. 1300 farita t.n. Ebstorf-mondokarto.[1]
Kamerego de Orlamünde | |||||
---|---|---|---|---|---|
burga ruino | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 46′ 37″ N, 11° 31′ 41″ O (mapo)50.776911.5281Koordinatoj: 50° 46′ 37″ N, 11° 31′ 41″ O (mapo) | ||||
| |||||
Historio
redaktiLa unua mencio estas en paroĥa akto el la 1194-a jaro referencante je eĉ pli malnova fonto de antaŭ 1067. Sekve estis ĝi en la posedado de grafo Oto la 1-a (Vajmaro).
Estis la kamerego la kerno de la burgo estante nun la lasta konstruaĵo de la rempara komplekso; ankoraŭ ĉeestas la ringomuro kaj pordegaĵoj. Temis pri unu el la plej imponaj loĝturoj de Turingio barante la tutan montodorson kaj sekve la supozitan ĉefan ataklinion. La giganta tura tuto havas etajn lumenlasantajn fendojn kun enirejon en alteco de 9,5 metroj. Modelo por tia kastelburga konstrusistemo estas suditala.[2]. Poste estiĝis en Turingio ankoraŭ aliaj kameregoj.[3] Similaj kameregoj troviĝas en Ziegenrück kaj Reinstädt, kiu ankaŭ estas super la Saale-rivero.
Venkis en la komplika heredkverelado pri al Graflando Vajmaro-Orlamünde la pranepo Hermano de la filino de la grafo Oto (Vajmaro), kiu eknomiĝis sin grafo de Orlamünde. Post la detruo de la Burgo de Vajmaro iĝis Orlamünde la ĉefa sidejo. Kaj konsekvence la grafoj de Orlamünde-Vajmaro intertempe iĝis la plej potencaj dinastianoj de tuta Turingio, kies dinastio poste separiĝis kaj malpligraviĝis. Post vendo kaŭzita per enŝuldiĝo en 1344 venis nenombreblaj novaj posedantoj. Kadukis la burgo servante kiel ŝtonrompejo publika. Fine restis nur la kamerego kiel la sola utiligebla konstruaĵo.
Ekzistas legendo pri iu blanka sinjorino de ĉeburge; modelo por tio estis Kunigunde von Orlamünde.[4] Proksime de la turo troviĝas monumentoj por Friedrich Ludwig Jahn kaj la urbestroj Viktor Lommer kaj Hermann Julius Beyerlein.
Savo kaj novaj utiligoj
redaktiKiam la burĝaro paŝon post paŝo emancipiĝis la kamerego restaŭritis. Sekvis uzo kiel grenejo kaj deponejo. En la 20-a jarcento ekis ĝiaj ripozuma kaj reklama uzoj. En la 1920-aj jaroj ĝi servis kiel teatrokuolisaro por legendaj surscenigoj laŭ la muro antaŭpordega, je kiuj oni venis eĉ el Lepsiko trajne. En la 1960-a jaroj enstalitis liberaera kinejo.[5]
Hodiaŭ ĝi estas okazigejo kaj klubejo de la surloka Porburga societo; aranĝitis ene eĉ eta regionhistoria muzeo kaj alirejo de tempo al tempo allasatas.
Referencoj
redakti- ↑ Orlamünde ĉe burgeninventar.de
- ↑ Ekzemplo surloka estus la kastelo de la normanoj ĉe Paternò el 1072.
- ↑ Werner Mägdefrau, Rainer Lämmerhirt, Dana Lämmerhirt: Thüringer Burgen und Wehranlagen im Mittelalter. Eine Reise ins Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-43-0, p. 33 kaj 95–97.
- ↑ Rainer Hohberg: Die Weiße Frau von Orlamünde, TA, 24.8.2010
- ↑ Angelika Schimmel:"Filme zum Lachen und Nachdenken unterm Sternenzelt", OTZ, 26.6.2019
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de Orlamünder Burgverein
- Historia rekonstrudesegnaĵo Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine