Kamil HORNOCH estas ĉeĥa astronomo, naskiĝinta la 5-an de decembro 1972 en Lelekovice. Li loĝas en ĉi tiu urbo.

Kamil Hornoch
Kamil Hornoch ĉe la Observatorio de Ondřejov
Kamil Hornoch ĉe la Observatorio de Ondřejov
Persona informo
Naskiĝo 5-a de decembro 1972
en Lelekovice, Ĉeĥio
Lingvoj ĉeĥa
Nacieco Ĉeĥio
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo astronomo
Okupiganto Astronomia Instituto de la Ĉeĥia Akademio de Sciencoj
Hejma urbo Lelekovice
vdr

Biografio redakti

Kamil Hornoch komencis interesiĝi pri astronomio, kiel amatora astronomo, en 1984. Unu jaro poste li komencis sciencajn observojn pri kometoj, meteoroj, suna fotosfero, variantaj steloj, planedoj kaj kaŝadoj. Li faris siajn observojn per reflekta teleskopo de 35 cm de malgranda privata observatorio de Lelekovice. Kvankam li uzis ŝargkuplitan fotilon, li faras bonan taksadon en pervida fotometrio de stela lumeco, atingante distingivon de 0,03 magnitudo (konfirmita per sendependaj fotoelektraj mezuroj). Li ankaù estas agnoskita pro siaj multenombraj taksadoj kaj mezuroj de brilo kaj pozicio de kometoj kaj variantaj steloj, kaj mezuro de pozicio de asteroidoj.

En 1993, li kunmalkovris (kun Jan Kyselý) la variantan stelon ES UMa.[1] Kun Peter Kušnirák, li kunmalkovris la asteroidon 167208 Lelekovice la 17-an de oktobro 2003.

Li estas ano de la Ĉeĥa Astronomia Asocio kaj laboras de 2007 kiel profesia astronomo ĉe la Observatorio de Ondřejov.

Novaoj redakti

En somero 2002, Hornoch prenis serion da bildoj de la ĉirkaùaĵo de la kerno de la Andromeda galaksio (M31) kaj malkovris sian unuan ekstergalaksian novaon.[2] de tiam, la galaksio M31 estas lia pliŝata objekto de observo : li malkovris aù kunmalkovris 43 novaojn en tiu regiono. Li malkovris ankaù du novaojn en la galaksio M81 sur fotografioj prenitaj far'de la ĉeĥa astronomo Pavel Cagaš per teleskopo de 25,6 cm la 8-an kaj 11-an de aprilo 2007. Neniu malkovro de novao estis antaù farita per tiel malgranda teleskopo al tiel distanco. Unu el la supernovaoj, M81 2007 3, fariĝis tre brila, atinginte la absolutan magnitudon -10 post ses tagoj : estis la plej brila novao malkovrita en M81.[3]

Honoroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kamil Hornoch en la angla Vikipedio.