KanadoKanada estis hinda filozofo, kreinto de la vaijesika branĉo de la filozofio njaja (kiu asertas, ke la mondo estas formita de aro de partikloj).[1][2][3]

Kanado
Persona informo
Naskiĝo
en Dvarako
Morto
Religio hinduismo vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Same kiel la greka Demokrito de Abdero (460 - 370 a.n.e.), Kanado havis ideon ke estas minimumaj partikloj el tero, akvo, fajro, aero kaj etero. La legendo pri lia malkovro estas jena: li havis mane manĝaĵon. Li manĝis pecetojn, disigante ilin en pli malgrandaj pecetoj pli kaj pli. En iu momento li intuis ke certe estas partikloj tiom malgrandaj ke ne estas plie disigeblaj en pli malgrandaj partoj. Li nomis tiujn partiklojn aṇu (‘eteto’). El tiu legendo, li estis konata kiel Kanada (‘kiu manĝas partiklojn’).

Kongrue kun la tiamaj hinduismaj prasciencoj (disvolvigitaj laŭlonge de la unua jarmilo a.n.e.), Kanado kredism ke la vivuloj estas komponitaj el kvin bazaj elementoj: nome tero, akvo, fajro, aero kaj etero. Sed Kanado transiris kaj kongruigis la komponon de ĉiu tipo de vivulo:

  • la vegetaloj havas nur teron kaj akvon
  • la insektoj havas teron, akvon kaj fajron
  • la birdoj havas teron, akvon, fajron kaj aeron
  • la bestoj havas teron, akvon, fajron, aeron kaj eteron
  • la homoj havas (maksimumo en la kreitaĵaro) teron, akvon, fajron, aeron, eteron kaj menson.

Kanado teoriis, ke la respondeco de la falo de la objektoj estas de la pezo (gurú-tua, la ‘kvalito de tio kio pezas’).

Notoj redakti

  1. Swami-Krishnananda.org (The Brahma Sutras, ĉapitro 2).
  2. Oliver Leaman (1999), Key Concepts in Eastern Philosophy. Routledge, (ISBN 978-0415173629), p. 269
  3. J Ganeri (2012), The Self: Naturalism, Consciousness, and the First-Person Stance, Oxford University Press, (ISBN 978-0199652365)