Kantono Montour

kantono en Pensilvanio, Usono

La kantono Montour - angle Montour County - estas kantono de Usono en la subŝtato Pensilvanio. La administra centro estas la urbo Danville. La kantono estis fondita la 3-an de majo 1850. La teritorio havas komunan limon kun kantono Kolumbio, kantono Northumberland kaj kantono Lycoming.

kantono Montour (Pensilvanio)
Mapo
Mapo de Pensilvanio kun kantono Montour emfazita
Situo en Pensilvanio
Situo de Pensilvanio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 3-a de majo 1850
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Pensilvanio
Ĉefurbo Danville
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
343 km²
338 km²
5 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

18 136
53 / km²
Horzono: UTC−5, somere UTC−4
Nomita laŭ: Andrew Montour / André Montour / Sattelih / Eghnisara
vdr

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 18 136 personoj sur areo de 343 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 338 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 5 kvadrataj kilometroj estas akva areo.

Lingva diverseco

redakti

La areo estas inter tiuj usonaj kantonoj kie la pensilvanigermana estas parolata.

Kantona nomo

redakti

La kantono per sia nomo honorigas la historian, grandparte indianan figuron Andrew MontourAndré Montour (n. ĉirkaŭ 1710 ĝis 1720, mortis en 1772), ankaŭ konata kiel Sattelihu, Eghnisara[1] kaj Henry,[2] estis grava miksita interpretisto, kultura peristo kaj intertraktanto en la britaj teritorioj kolonio de Virginio kaj provinco de Pensilvanio[3] en la lasta duono de la 18-a jarcento. Li estis de oneida[4] kaj algonkena deveno, kun franca avo, de kie li havas sian francan familian nomon. La nuntempa usona historiisto James Merrell (n. en 1953) taksas lian naskiĝjaron kiel 1720.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Nancy L. Hagedorn: artikolo " 'Faithful, knowing and prudent': Andrew Montour as interpreter and cultural broker 1740–1772" ("Fidela, scianta kaj prudenta: Andrew Montour kiel interpretisto kaj kultura peristo 1740–1772"). En Margaret Connell Szasz, eld., "Between indian and white worlds: The cultural broker" ("Inter la indiana kaj la blankula mondoj: la kultura peristo"), paĝoj 44–60, ĉi tie konkrete paĝo 57, eldonejo University of Oklahoma Press, entrepreno de la Universitato de Oklahomo, 1994
  2. Montour en anglaj fontoj ankaŭ estis nomita Henry, eble pro la simileco de la franca variaĵo Henri kun la franca persona nomo André, Andreo, do angle Andrew.
  3. La provinco de Pensilvanio estis eksa brita kolonio en Norda Ameriko (1681-1776), d:Q2475732 en vikidatumoj.
  4. Stabila esperanta nomo por tiu indiĝena etna grupo en Norda Ameriko (d:Q1572875 en vikidatumoj) ankoraŭ ne troviĝis. Facile la esperanta nomo ankaŭ povus esti onejdoj aŭ onajdoj, kio evitus miskomprenojn ke la finaj du silaboj rilatus al la esperanta sufikso -id-.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la urbocentro de la kantna ĉefurbo Danville, vidita de ponto super la norda branĉo de la rivero Susquehanna aŭ Suskehano
 
la loka kristana preĝejo Cirilo kaj Metodo en Danville malgraŭ la nomo ne estas ortodoksa sed katolika