Kantosturno
La Kantosturno Aplonis cantoroides estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj mezgranda (20 cm longa) sturno. Ĝi povus formi superspecion kun Tanimbara sturno, A. crassa. Ĝi estas monotipa.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kantosturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis cantoroides (Gray, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiPlenkreskulo de Kantosturno havas brilan nigran plumaron kaj brilajn ruĝajn irisojn. Nematuruloj estas pli palaj, kun striecaj subaj partoj kaj brunaj irisoj. Ili distingeblas el la Metalosturno pro mi mallonga kaj kvadrata vosto kaj pro pli dikaj bekoj.
Distribuado kaj habitato
redaktiKantosturnoj troviĝas en Novgvineo kaj kelkaj apudaj insuloj nome la Bismarkoj, Admiraltoj kaj Salomonoj. Oni vidis ilin ankaŭ ĉe la insuloj Boigu kaj Saibai, de Kvinslando, teritorioj de Aŭstralio en nordokcidenta Toresa Markolo. Ili loĝas en arbarbordoj, ĝardenoj kaj kultivataj areoj kun arboj, urbaj areoj kaj kokosĝardenoj.
Kutimaro
redaktiManĝo
redaktiIli manĝas figojn kaj aliajn mildajn fruktojn, kaj foje insektojn.
Reproduktado
redaktiIli nestumas en arbotruoj, klifoj kaj konstruaĵoj, ofte kolonie; la ino demetas 2-3 palbluajn ovojn.
Alvoko
redaktiLa alvoko estas ripetata, altatona, subentrenata fajfo. Ties altatoneco ĉeestas ankaŭ en aliaj sturnedoj, sed elstare ĉe tiu ĉi specio, de kio ricevas la nomon, ankaŭ en la latina scienca nomo.
Konservado
redaktiKiel specio de granda teritorio kaj sen pruvo de malpliiĝo de populacio, ĝi estas konsiderata kiel Malplej zorgiga.
Referencoj
redakti- Beehler, Bruce M.; & Finch, Brian W. (1985). Species Checklist of the Birds of New Guinea. RAOU Monograph No.1. Royal Australasian Ornithologists Union: Melbourne. ISBN 0-9599823-2-9
- Beehler, Bruce M.; Pratt, Thane K.; & Zimmerman, Dale A. (1986). Birds of New Guinea. Wau Ecology Handbook No.9. Princeton University Press. ISBN 0-691-02394-8
- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Aplonis cantoroides. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 4an de februaro 2007
- Coates, Brian J. (1990). The Birds of Papua New Guinea. Vol.II: Passerines. Dove Publications: Alderly, Queensland. ISBN 0-9590257-1-5
- Higgins, P.J.; Peter, J.M.; & Cowling, S.J. (eds). 2006. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 7: Boatbill to Starlings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553996-6