Karba
Karba estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Zahrádky en valo de rojo Robečský potok sur enirejo kun nacia naturmemorindaĵo Peklo.
Karba | |
domaro | |
Domaro Karba
| |
Oficiala nomo: Karba | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Zahrádky |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Situo | Karba |
- koordinatoj | 50° 38′ 25″ N 14° 30′ 46″ O / 50.64028 °N, 14.51278 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Karba | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiDomaro Karba estas konata ekde la 17-a jarcento kiel ekskursa loko antaŭ la enirejo en la valon Peklo kreita de rojo Robečský potok en grejsaj rokoj. Ĝi estis fondita verŝajne post konstruado de proksima kastelo Nový zámek, hodiaŭ nomita Kastelo Zahrádky. Estis ĉi tie du ekskursaj gastejoj, kelkaj ĝis nun konservitaj konstruaĵoj estas konataj ekde la jaro 1654. La kerno de la hodiaŭa domaro estas kapeleto el la jaro 1736 kaj domoj en ĝia ĉirkaŭaĵo. Proksime de Karba estadis solejo Wokschenberg.[1]
Interesaĵoj
redaktiĈe la domaro tranĉas la valon en granda alteco fervojlinio el Česká Lípa ĝis Lovosice sur volbitaj arkoj. Ponto el fino de la 19-a jarcento estas registrita kiel teknika memorindaĵo.
Vojaĝtrafiko
redaktiDe la fervoja haltejo Zahrádky malsupreniras ĝis Karba flave markita turisma vojo, kie ĝi ligas al ruĝa turisma vojo, kondukanta tra la valo de Peklo kaj tra la tuta domaro. La ruĝa vojo estas internacia, eŭropa longdistanca vojo E10, turiste abunde frekventata.
Pluaj fotoj
redakti-
Roka gastejo en Karba, ĉirkaŭ 1862
-
Karba
-
Karba
-
Kapeleto meze de Karba
Referencoj
redakti- ↑ (2006) “Osada Karba v Pekle”, Zahrádky u České Lípy. Zahrádky: Municipo Zahrádky, p. 145. ISBN 80-239-7579-X.