Karbofoiro
La Karbofoiro (ĉeĥe Uhelný trh) en la Malnova Urbo de Prago formis la sudokcidentan ekstremaĵon de la kvartalo de sankta Galo. La nomo "Karbofoiro" estas heredaĵo rilate al iamaj domoj de forĝistoj kaj karbofaristoj, kiuj loĝis tie ĝis la komenco de la 19-a jarcento kaj vendadis lignan karbon. En la centro de la placo troviĝas klasikisma fontano kun skulptaĵo de F. X. Lederer (1797). Je la angulo de "Skořepka" sur la muro de domo n-ro 420/1 estas tabulo memoriganta, ke tie ĉi loĝis Mozart en la jaro 1787.
Karbofoiro | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Prago | |
- koordinatoj | 50° 5′ 2″ N, 14° 25′ 13″ O (mapo)50.083914.4203Koordinatoj: 50° 5′ 2″ N, 14° 25′ 13″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 110 00 [+] | |
Karbofoiro | ||
Vikimedia Komunejo: Uhelný trh [+] | ||