La Karina dialekto (armene: Կարնոյ բարբառ, Karno barbař) estas okcident-armena dialekto origine parolata en kaj ĉirkaŭ la urbo Erzurum (nomata Karin de armenoj), nun situanta en orienta Turkio.

Areo kie la karina dialekto estis kaj estas parolata. Verda koloro, nuntempe. Hela blua koloro, antaŭ la genocido en 1915

Antaŭ la unua mondmilito, la dialekto de Karin estis parolata de la lokaj armenaj loĝantaroj en granda parto de la vilajeto Erzurum de la Otomana Imperio kaj Karsa Oblasto de la Rusa Imperio. Post la armena genocido de 1915, la plej granda parto de la armena loĝantaro de Erzurum rifuĝis sin en la rusiaj regataj partoj de Armenio.[1] La urbo Kars kaj ĝia rusa oblasto fariĝis parto de la Unua Respubliko Armenio en 1918, sed estis okupita de kemala Turkio kiel rezulto de la turka-armena milito en aŭtuno 1920.

Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej vaste parolitaj okcidentaj armenaj dialektoj, la plej multaj el kiuj preskaŭ fariĝis preskaŭ formortintaj post la genocido. Nuntempe ĝi estas parolata en la nordokcidenta Respubliko Armenio (en kaj ĉirkaŭ la urbo Gjumri) kaj de la armena minoritato en la provinco Samĉĥe-Javaĥeti de Kartvelio.

Referencoj redakti

  1. Keith Brown, Sarah Ogvile. (2009) Concise Encyclopedia of Languages of the World. Amsterdam, Netherlands: Elsevier, p. 70. ISBN 9780080877754. “La detruo de la armena patrujo kaj pli ol miliono da armenoj fare de la otomana registaro en 1915-1920 igis la plej multajn dialektojn variojn de moderna armena formorta; kun malmultaj esceptoj la armenoj en la diasporo (ĉefe Libano, Francio, kaj precipe en la areo de Los-Anĝeleso en Usono) parolas nur norman okcidentan armenan..”.