Rusa Armenio

Rusa Armenio estas la periodo de la historio de Armenio sub rusa regado de 1828, kiam Orienta Armenio iĝis parto de la Rusa Imperio post la perdo de kaĝara Irano en la Rusa-persa milito (1826-1828) kaj la posta cedado de ĝiaj teritorioj kiuj inkluzivis orientan Armenion laŭ la posta Traktato de Turkmenĉajo de 1828[1].

Armenio dividita inter la Rusa kaj Otomana imperioj ĉirkaŭ la jaro 1900.

Orienta Armenio restis parto de la Rusa Imperio ĝis ĝia kolapso en 1917.

FonoRedakti

 
Israel Ori estas pioniro pri la sendependismo de Armenio.

Dum centoj da jaroj la loĝantoj de orienta Armenio vivis sub la regado de sinsekvaj iranaj imperioj. Ekde la frua 16-a jarcento, ĝis 1828, Orienta Armenio estis regata de la iranaj dinastioj safavida, afŝarida kaj kaĝara. Postaj militoj inter la otomana kaj safavida imperioj kaŭzis la detruon de multaj el la armenaj urboj, kaj malfaciligis la armenan vivon. Aldone al tio, la kristanaj armenoj estis inter la popoloj konsiderataj dhimmi (formantaj milio ) sub islamaj regantoj, ĉu otomanoj ĉu persoj.

En 1678, la armenaj gvidantoj sekrete faris kongreson en Eĉmiadzin, kaj decidis, ke Armenio devas esti liberigata de eksterlanda regado. En ĉi tiu stadio, la armenoj ne povis batali kontraŭ du imperioj samtempe, do ili serĉis helpon de eksterlando. Israel Ori, armeno naskiĝinto en la regiono Montara Karabaĥo, filo de armena meliko, tiel nomataj la lokaj karabaĥaj princoj, serĉis helpon en multaj el la eŭropaj ĉefurboj. Tamen, Israel Ori mortis en 1711, sen vidi realigitan la armenan sonĝon. En 1722, la caro de Rusio, Petro la Granda, deklaris militon kontraŭ la safavidaj irananoj, kiuj tiutempe estis en forta malkresko. Kartveloj kaj armenoj de Montara Karabaĥo helpis la rusojn ribeliĝante kontraŭ safavida regado. David Bek komandis la ribelon dum ses jaroj, ĝis li mortis ĉe la batalkampo.

La rusa aneksado kaj la cedado de PersujoRedakti

 
Modifoj laŭ la interkonsentoj de la traktato de Gulistano per kiu Armenio estis posedata de Rusa Imperio.

Turnopunkto venis en 1801 kiam la rusoj aneksis la kartvelan reĝandon Kartli-Kaĥeti, donante al ili piedtenejon en Transkaŭkazio. Dum la sekvaj tri jardekoj, Rusio klopodis plue vastigi sian teritorion en Kaŭkazo koste de otomana Turkio kaj kaĝara Irano. La rusaj kampanjoj trovis entuziasman subtenon inter la armenoj, gvidataj de la episkopo de Tbiliso[2][3], Nerses Aŝtarakeci, kiu persone partoprenis la bataladon.  La rusa-persa milito de 1804 ĝis 1813 vidis la rusojn konkeri iom da teritorio en orienta Armenio nur por rezigni pro la plej granda parto ĉe la Traktato de Gulistano.

En 1826, malobee al la traktato de Gulistano, la rusoj okupis partojn de la Ĥanato de Erevano[4][5]. Tio ekfunkciigis la finan atakon de malamikecoj inter la du; la rusa-persa milito (1826-1828). En la posta milito, kiu okazis (rusa-persa milito (1826-1828)), la kaĝaraj irananoj suferis eĉ pli grandan katastrofon, ĉar Rusio okupis ĝis Tabriz en kontinenta Irano. Ĉe la fino de la milito, en 1828, per la Traktato de Turkmenĉajo, Irano estis devigita cedi siajn teritoriojn konsistante el la Ĥanato de Erevano (konsistante el nuntempa Armenio ), la Ĥanlando de Naĥiĉevano, same kiel la resto de nuna Azerbajĝana Respubliko, kiu ne estis cedita en 1813[1]. Antaŭ tiu tempo, en 1828, la jarcenta irana regado super Orienta Armenio tiel oficiale venis al la fino.

Demografiaj ŝanĝojRedakti

 
Spuroj de islama arkitekturo en Erevano, kiam ĝi estis plimulte islama ĝis komenco de la 20a jarcento.

Ĝis meze de la 14a jarcento armenoj konsistigis plimulton en orienta Armenio. Fine de la 14-a jarcento, post la kampanjoj de Timuro, Islamo fariĝis la reganta kredo, kaj armenoj fariĝis malplimulto en Orienta Armenio[6].

Proksimume 80% de la loĝantaro de irana Armenio estis islamanoj (persoj, tjurkoj kaj kurdoj) dum kristanaj armenoj konsistigis malplimulton de ĉirkaŭ 20%[7]. Kiel rezulto de la Traktato de Gulistano (1813) kaj la Traktato de Turkmenĉajo (1828), Irano estis devigita cedi Iranan Armenion (kiu ankaŭ konsistigis la nunan Armenion), al la rusoj[8][9].

Post kiam la rusa administracio ekposedis iranan Armenion, la etna konsisto ŝanĝiĝis, kaj tiel por la unua fojo en pli ol kvar jarcentoj, etnaj armenoj komencis formi plimulton denove en unu parto de historia Armenio. La nova rusa administracio instigis la loĝadon de etnaj armenoj de Irano mem kaj de otomana Turkio. Kiel rezulto, antaŭ 1832, la nombro de etnaj armenoj egalis kun tiu de la islamanoj. Ĉiuokaze estus nur post la Krimea Milito kaj la Rusa-Turka Milito de 1877-1878 , kiuj alportis alian enfluon de turkaj armenoj, ke etnaj armenoj denove establis solidan plimulton en Orienta Armenio[10]. Tamen, la urbo Erivan restis kun islama plimulto ĝis la 20-a jarcento[10]. Laŭ la vojaĝanto HFB Lynch, la urbo estis ĉirkaŭ 50% armena kaj 50% islama (azeroj kaj persoj) en la fruaj 1890-aj jaroj[11].

Starigo de rusa regadoRedakti

 
Ivan Paskeviĉ, guberniestro en Suda Kaŭkazio.

Armenaj patriotoj kiel episkopo Nerses esperis sendependan Armenion ene de la Rusa Imperio, sed ili estis seniluziigitaj de la nova registaro. Caro Nikolao kaj lia guberniestro en Transkaŭkazio, Ivan Paskeviĉ, havis aliajn planojn. Ili volis, ke la Rusa Imperio estu centralizita ŝtato kaj kiam Nerses plendis, li baldaŭ estis sendita al Besarabio, malproksime de Kaŭkaza regiono[12].

En 1836 regularo, la Poloĵenje (ĉarto) estis promulgita fare de la rusa registaro kiu tre reduktis la politikajn rajtigojn de la armena religia gvidado, inkluzive de tiu de la Katolikoso, konservante la aŭtonomion de la armena eklezio[13]. Post 1836, laŭ la nova regularo, la Katolikoso de Eĉmiadzin estis elektota en kongresoj en Eĉmiadzin, en kiuj religiaj kaj nereligiaj altranguloj partoprenus. La caro havus lastan vorton en la elekto de la Katolikoso. La armenoj tre profitis el tio, ke la katolikosejo konservis la aŭtoritaton malfermi lernejojn. Rimarkindaj estas Moskva lernejo Lazaro aŭ tbilisaj lernejoj malfermitaj de Nerses. Cetere, la katolikosejo malfermis presejojn kaj kuraĝigis la eldonadon de armenaj ĵurnaloj.

Armenoj en la Rusa ImperioRedakti

 
Areoj kun etnaj armenoj en la Rusia ,1880
 
Migrado de armenoj al la Rusa Imperio

Signifa nombro da armenoj jam vivis en la Rusa Imperio antaŭ la 1820-aj jaroj. Post la detruo de la lastaj ceteraj sendependaj armenaj ŝtatoj en la mezepoko, la nobelaro diseriĝis, lasante armenan socion konsistanta el amaso da kamparanoj plus meza klaso, kiuj estis aŭ metiistoj aŭ komercistoj. Tiaj armenoj troviĝis en plej multaj urboj de Transkaŭkazio. Fakte, komence de la 19-a jarcento ili formis la plimulton de la loĝantaro en urboj kiel Tbiliso. Armenaj komercistoj faris sian komercon tra la mondo kaj multaj starigis bazon ene de Rusio. En 1778, Katarina la Granda invitis armenajn komercistojn de Krimeo al Rusio kaj ili establis setlejon en Nor-Naĥiĉevano proksime al Rostov-na-Donu[14]. La rusaj regantaj klasoj bonvenigis la entreprenistajn kapablojn de la armenoj kiel akcelon al la ekonomio, sed ili ankaŭ rigardis ilin kun iom da suspektemo. La bildo de la armeno kiel "ruza komercisto" jam estis disvastigita. Rusaj nobeluloj akiris siajn enspezojn de siaj bienoj laboritaj de servutuloj kaj, kun sia aristokrata malŝato por okupiĝi pri komerco, ili havis malmultan komprenon aŭ simpation por la vivmaniero de komercaj armenoj.

Tamen mezaklasaj armenoj prosperis sub rusa regado kaj ili estis la unuaj, kiuj kaptis la novajn ŝancojn kaj transformis sin en prosperan burĝaron, kiam kapitalismo kaj industriiĝo venis al Transkaŭkazio en la posta duono de la 19-a jarcento. La armenoj multe pli lerte adaptiĝis al la novaj ekonomiaj cirkonstancoj ol iliaj najbaroj en Transkaŭkazio, la kartveloj kaj la azeroj. Ili fariĝis la plej potenca elemento en la urba vivo de Tbiliso, la urbo rigardata de kartveloj kiel ilia ĉefurbo, kaj fine de la 19-a jarcento ili komencis aĉeti la terojn de la kartvela nobelaro, kiu malkreskis post la emancipiĝo de siaj servutuloj. Armenaj entreprenistoj rapide ekspluatis la naftokampon komencitan en Transkaŭkazio en la 1870-aj jaroj, havante grandajn investojn en la naftejoj en Bakuo en Azerbajĝano kaj la rafinejoj de Batumo ĉe la bordoj de la Nigra Maro. Ĉio ĉi signifis, ke la streĉoj inter armenoj, kartveloj kaj azeroj en rusa Transkaŭkazio ne estis simple etnaj aŭ religiaj, sed ankaŭ pro sociaj kaj ekonomiaj faktoroj. Tamen, malgraŭ la populara bildo de la tipa armena homo kiel sukcesa komercisto, fine de la 19-a jarcento 80 procentoj de rusaj armenoj ankoraŭ estis kamparanoj laborantaj kun la tero[15].

Rusa regado ĝis 1877Redakti

 
Mapo de la Armena Oblasto.

Rilatoj inter la rusaj aŭtoritatoj kaj iliaj novaj armenaj regatoj ne komenciĝis glate. Ĉar Armenio estis sur la fronto de Rusio kontraŭ la rivalaj imperioj de la otomanoj kaj la persoj, ĝi estis komence traktita kiel armea zono. Ĝis 1840, rusa Armenio estis aparta administra unuo, la armena provinco, sed ĝi tiam estis kunfandita en aliajn transkaŭkazajn provincojn sen konsidero je naciaj trajtoj kaj identeco de ĉiu popolo loĝanta en tiuj provincoj. Aferoj pliboniĝis kiam Nerses Aŝtarakeci estis revokita el Besarabio kaj elektita Katolikoso de ĉiuj armenoj de la Armena Eklezio en 1843. Cetere, Miĥail Voroncov, kiu regis la rusan Armenion kiel vicreĝo de Kaŭkazo inter 1845 kaj 1854, estis tre simpatia al la armenoj.

Kiel konsekvenco, meze de la 19-a jarcento, plejparto de la armena intelektularo fariĝis tre rusema. Armena kulturo prosperis en ĉi tiuj jaroj, ĉar la nova unuigita provinco sub rusa regado donis al armenoj senton de ilia komuna identeco restarigita. Esti parto de la Rusa Imperio ankaŭ forturnis Armenion el Mezoriento al Eŭropo kaj modernaj intelektaj fluoj kiel la klerismo kaj romantikismo. Larĝa aro de armenaj ĵurnaloj estis eldonitaj kaj okazis literatura reviviĝo gvidata de Mikael Nalbandjan, kiu volis modernigi la armenan lingvon, kaj la poeto kaj romanisto Raffi. La por-rusa perspektivo de la armena intelektularo daŭris sub la regado de caro Aleksandro la 2-a, kiu estis vaste laŭdata pro siaj reformoj[15].

Rusa-Turka MilitoRedakti

 
Anton von Werner, Kongreso de Berlin (1881)

La Rusa-Turka Milito de 1877-1878 markis mejloŝtonon en la rilato inter la rusaj aŭtoritatoj kaj iliaj armenaj regatoj. Armenoj ankoraŭ loĝantaj en okcidenta Armenio sub la Otomana Imperio ĉiam pli malkontentis kaj rigardis al Rusio por liberigi ilin de turka regado. En 1877 eksplodis milito inter Rusio kaj Otomanoj pro la traktado de kristanoj en Balkano. La rusoj volis mobilizi armenan patriotismon kiam ili antaŭeniris sur dua fronto kontraŭ la turkoj en Kaŭkazo, kaj multaj el la komandantoj, kiujn ili dungis, estis de armena deveno. La rusoj akiris grandajn teritoriajn gajnojn en okcidenta Armenio antaŭ ol armistico estis atingita en januaro 1878.

La Traktato de Sankta-Stefano, subskribita en marto 1878, ne donis al Rusio la tutan okcidentan Armenion sed ĝi enhavis specialan klaŭzon, Artikolon 16, per kiu Rusio garantiis la rajtojn de la armenoj ankoraŭ sub otomana regado kontraŭ subpremo. Tamen, la grandaj potencaj rivaloj de Rusio, Britio kaj Aŭstrio, estis maltrankviligitaj pro la gajnoj, kiujn Rusio faris koste de la otomanoj kaj premis por revizio de la traktato. Ĉe la Kongreso de Berlino, inter aliaj teritorioj, Rusio estis devigita rezigni pri ĉiuj siaj armenaj gajnoj krom la regionoj Kars kaj Ardahan kaj Artikolo 16 estis anstataŭigita per la "sensenca" Artikolo 61[16], kiu deklaris, ke reformoj devas esti plenumitaj nur en la otomanaj armenaj provincoj post kiam la rusa armeo retiriĝis[17][18].

La regado de Aleksandro la 3-a, 1881–1894Redakti

Post la murdo de la reformema caro Aleksandro la 2-a en 1881, la sinteno de la rusaj aŭtoritatoj al la naciaj minoritatoj de la imperio draste ŝanĝiĝis.

La nova caro, Aleksandro la 3-a, estis tre konservativa en perspektivo kaj volis krei tre centraligitan, aŭtokratecan ŝtaton. Li rigardis ajnan esprimon de deziro al pliigita libereco kaj aŭtonomio de siaj regatoj kiel pruvojn de ribelo.

RusigoRedakti

 
Loris-Melikov maldungita pro la reganta kontraŭarmenismo en la Rusa Imperio

La lastaj jardekoj de la 19-a jarcento ankaŭ vidis pliiĝon de rusa ŝovinismo kun nerusoj priskribitaj en ĉiam pli rasismaj esprimoj. La armenoj spertis apartan misuzon en manieroj, kiuj ofte similis al antisemitismo. La unua signo de tio estis la eksigo de la nova reĝimo de la ĉefa ministro de Aleksandro la 2-a, la armena grafo Loris-Melikov. Loris-Melikov estis rigardita kiel tro liberala sed li ankaŭ estis etikedita kiel "ekscitita aziano" kaj "ne vera rusa patrioto"[16]. La rusaj aŭtoritatoj ankaŭ komencis suspekti pri armena ekonomia superrego en Transkaŭkazio[19]. Ironie, tiaj suspektoj pri la armenoj, kiuj estis inter la plej rusemaj el la caraj submetitoj kiel nefidinda popolo inklina al revolucia komploto igis la rusojn enkonduki politikojn, kiuj produktis la tion kion ili ĝuse celis malebligi, ĉar armenoj turnis sin pli kaj pli al novaj naciismaj movadoj.

Rusigo serioze komenciĝis en 1885, kiam la vicreĝo de Kaŭkazio, Dondukov-Korsakov, ordonis fermi ĉiujn armenajn parokajn lernejojn kaj anstataŭigi ilin per rusaj lernejoj. Kvankam la armenaj lernejoj estis remalfermitaj la sekvan jaron, ili nun estis submetitaj al strikta cara kontrolo kaj la uzo de la armena lingvo estis malinstigita favore al la rusa. La rusoj ankaŭ komencis persekuti la armenan eklezion, kiu estis aparta de la ortodoksa eklezio ekde la jaro 451[20][21]. La rusa sinteno al la Otomana Imperio ankaŭ ŝanĝiĝis kaj de la 1890-aj jaroj, Rusio kaj Britio interŝanĝis rolojn. Nun estis Rusio, kiu subtenis la situacion en okcidenta Armenio, kaj la britoj urĝis plibonigi kondiĉojn por kristanoj en la regiono. La rusaj aŭtoritatoj estis ĝenitaj de revoluciaj armenaj naciismaj movadoj ene de la Otomana Imperio kaj timis, ke iliaj ligoj kun orientaj armenoj ankaŭ pliigu subfosadon ene de rusa Transkaŭkazio. La cara reĝimo subpremis iun ajn provon de rusaj armenoj por agi trans la limo, ĉefa ekzemplo estis la Gugunjana Ekspedicio en la jaro 1890[22].

La kresko de armena naciismoRedakti

La armenoj ludis nesignifan rolon en la revoluciaj movadoj de la Rusa Imperio ĝis la 1880-aj jaroj. Ĝis tiu momento, la ideoj de Grigor Arcruni, la redaktoro de la tbilisa gazeto Mŝak ("La kultivisto"), ĝuis grandan popularecon inter la armena intelektularo. Arcruni kredis, ke la vivo sub la Rusa Imperio reprezentas la "malpli grandan malbonon" por lia popolo. Rusaj armenoj profunde maltrankviliĝis pro la malfacilaĵoj de siaj samlandanoj sub la persaj kaj otomanaj imperioj, precipe la kamparanoj de okcidenta Armenio, kiuj plejparte estis ignoritaj de otomanaj armenaj intelektuloj malproksime en Istanbulo kaj Smirno. Tbiliso kaj Erevano estis multe pli evidentaj elektoj por bazo por antaŭenigi revolucian agadon inter la armenaj loĝantoj en la orienta Otomana Imperio. La graveco de la unueco de Armenio, dividita inter tri imperioj, certigis, ke armenaj politikaj movadoj havos malmulton komunan kun aliaj politikaj movadoj en la Rusa Imperio[23].

La kresko de armena naciismo ricevis impeton per la kontraŭ-armenaj iniciatoj de la rusaj aŭtoritatoj de la 1880-aj jaroj. En 1889, Kristapor Mikaeljan fondis la movadon "Juna Armenio" en Tbiliso. Ĝiaj celoj estis reprezalioj kontraŭ kurdoj kredataj kulpaj pro persekutado de la armenoj en la Otomana Imperio, same kiel kontrabando de armiloj kaj instigo al gerila agado. Ili ankaŭ establis ligojn kun nova otomana armena naciisma partio, la hunĉakoj. En 1890, Mikaeljan kaj lia kolego Simon Zavarjan anstataŭigis Junan Armenion per nova partio: la Armena Revolucia Federacio, kutime konata kiel la "Daŝnakoj". La Daŝnakoj provis igi la hunĉakojn interligi ilin sed la du disiĝis en 1891 kaj rivaleco inter la partioj estus ĉefa trajto de posta armena naciismo. Ambaŭ partioj estis socialismaj en siaj ekonomiaj programoj. La ĉefa fokuso de la Daŝnakoj estis naciismo, tamen, kaj ilia ĉefa zorgo estis la sorto de la otomanaj armenoj. Ili baldaŭ havis filiojn en Rusio, Persio kaj Turkio kaj post la fragmentiĝo de la hunĉakoj meze de la 1890-aj jaroj, ili fariĝis la reganta naciisma forto en rusa Armenio[24].

La regado de Nikolao la 2-a 1894–1917Redakti

Caro Nikolao la 2-a, kiu surtroniĝis en 1894, daŭrigis la politikon de sia patro pri rusigo de la armenoj kaj de laliaj nerusaj popoloj de la Imperio. Kontraŭarmena sento inter kartveloj kaj azeroj de Transkaŭkazio kreskis ankaŭ, flamigita de la redaktoro de la oficiala ĵurnalo Kavkaz ("Kaŭkazo"), Vasilij Veliĉko, kiu estis arda rusa ŝovinisto.

Edikto pri armena eklezia havaĵo 1903–1904Redakti

En 1897, caro Nikolao nomumis la armenofobian Grigorij Sergejeviĉ Golicin kiel guberniestro de Transkaŭkazio, kaj armenaj lernejoj, kulturaj asocioj, gazetoj kaj bibliotekoj estis fermitaj. La armena naciismo praktikita de la Daŝnakoj, kun sia inklino al revolucia perforto kaj socialismaj ekonomiaj politikoj, unue malmulte allogis la armenan burĝaron, sed pro la rusa kultura subpremo akiris pli da simpatio. Rusigitaj etburĝaj armenoj komencis ŝanĝi siajn nomojn al sia armena formo (ekz. Mirzoev fariĝis Mirzojan) kaj dungis privatajn instruistojn por instrui al siaj infanoj la armenan lingvon[25][26].

 
Golicin fermis la armenajn lernejojn, presejojn, asociojn kaj konfiskis la havaĵojn de la Armena Eklezio.

La rusiga programo de la caro atingis sian pinton per la dekreto de la 12-a de junio 1903 ordonanta konfiskon de la havaĵoj de la Armena Apostola Eklezio. La Katolikoso de Armenio petegis la rusojn nuligi la dekreton, sed kiam ili rifuzis, li turnis sin al la Daŝnakoj. La armena pastraro antaŭe tre zorgis pri la Daŝnakoj, kondamnante ĝian socialismon kiel kontraŭklerikan, sed nun ili vidis ilin kiel siajn protektantojn. La Daŝnakoj formis Centran Komitaton por Memdefendo en Kaŭkazo kaj organizis serion de protestoj inter la armenoj. En Gandzak la rusa armeo respondis pafante al la homamaso, mortigante dek homojn, kaj en pliaj manifestacioj estis pli da sangoverŝado. La Daŝnakoj kaj Hunĉakoj komencis kampanjon de murdoj kontraŭ caraj oficialuloj en Transkaŭkazio kaj ili eĉ sukcesis vundi princon Golicin. En 1904, la kongreso de Daŝnako specife plilongigis sian programon por prizorgi la rajtojn de la armenoj ene de la Rusa Imperio kaj ankaŭ de Otomana Imperio.

La Revolucio de 1905Redakti

 
Illarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov estis armenema. Li redonis la havaĵojn de la Eklezio kaj funkciigis denove la armenajn instituciojn.

Agitado en Transkaŭkazio, kiu ankaŭ inkluzivis gravajn strikojn, atingis kulminon kun la ĝeneraligitaj ribeloj tra la Rusa Imperio konata kiel la Revolucio de 1905. la jaro 1905 vidis ondon de ribeloj, strikoj kaj kamparanaj ribeloj tra imperia Rusio kaj eventoj en Suda Kaŭkazio estis precipe perfortaj. En Bakuo, la centro de la rusa naftoindustrio, klasaj streĉoj miksiĝis kun etnaj rivalecoj. La urbo preskaŭ estis tute kunmetita el azeroj kaj armenoj, sed la armena meza klaso emis havi pli grandan parton en la proprietoj de la naftokompanioj kaj armenaj laboristoj ĝenerale havis pli bonajn salajrojn kaj laborkondiĉojn ol la azeroj. En decembro 1904, post kiam grava striko estis deklarita en Bakuo, la du komunumoj komencis batali unu kontraŭ la alia sur la stratoj kaj la perforto disvastiĝis al la kamparo. Kiam ĝi finiĝis, ĉirkaŭ 1.500 armenoj kaj 700 azeroj mortis. La eventoj de 1905 konvinkis la Nikolao, ke li devas renversigi siajn politikojn. Li anstataŭigis Golitscin per la armenema guberniestro Illarion Ivanoviĉ Vorontsov-Daŝkov kaj redonis la posedaĵon de la Armena Eklezio. Iom post iom restariĝis ordo kaj la armena burĝaro denove komencis distanciĝi de la revoluciaj naciistoj[27].

Tribunalo de Homoj, 1912Redakti

En januaro 1912, entute 159 armenoj estis akuzitaj pri membreco en kontraŭrevolucia organizo. Dum la revolucio armenaj revoluciuloj estis dividitaj en "junaj daŝnakoj", aliancitaj kun la kadetoj kaj "junaj daŝnakoj". Por determini la pozicion de la armenoj, ĉiuj formoj de armena nacia movado estas provitaj. La tuta armena intelektularo, inkluzive de verkistoj, kuracistoj, advokatoj, bankistoj kaj eĉ komercistoj estis "juĝataj"[28]. Kiam la tribunalo finis sian laboron, 64 akuzoj estis nuligitaj kaj la ceteraj estis aŭ malliberigitaj aŭ ekzilitaj por diversaj periodoj[29].

Unua Mondmilito kaj sendependeco, 1914–1918Redakti

 
Rusaj tranĉeo en la arbaro de Sarikamiŝ dum la militkampanjo en Kaŭkazio.

La jaroj inter la Revolucio de 1905 kaj la Unua Mondmilito vidis proksimiĝon inter la plej multaj armenoj kaj la rusaj aŭtoritatoj. Rusio maltrankviliĝis, kiam ĝia malamiko Germanio ekproksimiĝis al la Otomana Imperio, kio igis la rusojn ekinteresiĝi pri la bonfarto de la otomanaj armenoj.

Kiam la unua mondmilito eksplodis en aŭgusto 1914, la rusoj celis mobilizi armenan patriotan senton. Plej multaj armenaj trupoj estis translokigitaj al la eŭropa batalkampo de la unua mondmilito (konata kiel Orienta Fronto). La Otomana Imperio ne aliĝis al la mondmilito antaŭ ol pasis kelkaj monatoj kaj, ĉar la ebleco de militkampanjo en Kaŭkazio proksimiĝis, somere de 1914 grafo Ilarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov konsultis kun la urbestro de Tbiliso Aleksandre Ĥacjan, la primaso de Tbiliso, episkopo Mesrop, kaj la elstara civita gvidanto d-ro Hakob Zavriev pri la kreo de armenaj volontulaj taĉmentoj[30]. La volontulaj unuoj konsistus el armenoj, kiuj ne estus regatoj de la imperio aŭ ne devus servi en la armeo. Ĉi tiuj unuoj estus dungitaj dum la Kaŭkaza militkampanjo. Multaj el ili loĝis en Kaŭkazo kaj multaj malpaciencis preni armilojn por liberigi sian patrujon. Dum la kurso de la milito 150,000 armenoj batalis en la rusa armeo.

Okupado de Turka ArmenioRedakti

 
Linia defendo en la malnova urboparto, la fortikaĵo Van dum la rezistado de Van.
 
Unuo de rusaj armenaj volontuloj en 1915.

Okupado de Turka Armenio transdonita al civila regado sub Hakob Zavriev en 1917 de Ozakom Rusa Provizora Registaro, kiun Zavriev komencis superrigardi de distriktoj Trebizond, Erzurum, Bitlis, kaj Van. La otomanaj aŭtoritatoj komencis la genocidon de siaj armenaj subuloj jam en aprilo 1915 post la rapida rusa antaŭeniĝo en la Kaŭkaza militkampanjo kaj la Sieĝo de Van[31]. Armena provizora registaro ene de la aŭtonoma regiono estis komence starigita ĉirkaŭ Van. La armena registaro en la militzono estis nelonge referita kiel "Libera Vaspurakano"[32], kaj post otomana antaŭeniĝo en junio 1915[30]. Kun la otomana antaŭeniĝo en junio 1915 ĉirkaŭ 250,000 armenoj de Van kaj la najbara regiono de Alaŝkert retiriĝis al la rusa landlimo. Rusa Transkaŭkazio estis inundita de rifuĝintoj de la masakroj.

Dum ĝi gajnis militajn sukcesojn kontraŭ la turkoj, la rusa milita aparato komencis diseriĝi sur sia fronto kontraŭ Germanio kaj en februaro 1917 la cara reĝimo estis renversita de revolucio en Sankt-Peterburgo[33].

Rusaj armenoj bonvenigis la novan registaron kun entuziasmo, esperante, ke ĝi certigos otomanan Armenion por ili. La afero pri la daŭrigo de la milito estis tre disputiga inter la politikaj partioj de la nova Rusio, kaj plej multaj favoris "demokratian pacon"; sed ĉar la provincoj de otomana Armenio estis sub rusa milita okupado dum la revolucio, la armenoj kredis, ke la registaro konsentos defendi ilin. Por helpi, la Provizora Registaro komencis anstataŭigi rusajn trupojn, kies engaĝiĝo pri daŭra batalado estis dubinda, kun armenoj en la kaŭkaza fronto. Sed dum 1917 la Provizora Registaro perdis subtenon inter rusaj soldatoj kaj laboristoj kaj granda parto de la armeo forlasis Transkaŭkazion[34][35].

Armena kongreso de orientaj armenojRedakti

La Bolŝevika Revolucio de oktobro 1917 devigis sendependan aferon por Transkaŭkazio, ĉar la bolŝevikoj ĝuis malmultan subtenon en la regiono. En februaro 1918 la armenoj, kartveloj kaj azeroj formis sian propran Transkaŭkazian parlamenton. Armenoj unuiĝis sub Armena Kongreso de Orientaj Armenoj. La -de aprilo 1918 ĝi voĉdonis por sendependeco, deklarante sin Demokrata Federacia Respubliko Transkaŭkazio. La federacio dissolviĝis kiam Kartvelio deklaris sian sendependecon la 26-an de majo. Armena Kongreso de Orientaj Armenoj sekvis la kartvelajn paŝojn la 28-an de majo.

La Armena Kongreso de Orientaj Armenoj elpensis politikojn por direkti la militinvestojn kaj la helpon kaj repatriigon de rifuĝintoj. La konsilio aprobis leĝon por organizi la defendon de Kaŭkazo kontraŭ la Otomana Imperio uzante la vastan kvanton da provizoj kaj municioj postlasitaj de la foriro de la rusa armeo. La kongreso specife elpensis lokan kontrolan kaj administran strukturon por Suda Kaŭkazio. Eĉ se la Kongreso ne elpensis specifajn solvojn por la soldatoj forlasitaj en Bakuo, Tbiliso, Kars, kaj aliaj milicoj sub la okupado de Turka Armenio sub la civila guberniestro Hakob Zavriev, ili ne rezistis la daŭran realecon de ĉi tiuj soldatoj servantaj por la aliaj fortoj. La Kongreso ankaŭ elektis dek kvin-membran konstantan plenuman komitaton, nomatan "Armena Nacia Konsilio", kies gvidanto estis Avetis Aharonjan. La unua tasko de ĉi tiu komitato estis starigi la scenejon por la deklaro de la Unua Respubliko Armenio.

Unua Respubliko ArmenioRedakti

 
Mapo de la Unua Armena Respubliko kaj ĉirkaŭ konfliktoj kiujn ĝi havis pro teritorioj.

La plej grava problemo alfrontanta la novan ŝtaton estis la progresanta otomana armeo, kiu nun rekaptis grandan parton de okcidenta Armenio, sed la interesoj de la tri popoloj estis tre malsamaj. Pro evidentaj kialoj, defendo kontraŭ la invada armeo gravegis por la armenoj, dum la islamaj azeroj simpatiis al la turkoj. La kartveloj sentis, ke iliaj interesoj plej bone povus esti garantiitaj per interkonsento kun la germanoj anstataŭ la turkoj kaj la 26-an de majo 1918, ĉe germana instigo, Kartvelio deklaris sian sendependecon de la Transkaŭkaza Respubliko. Ĉi tiun movon sekvis Azerbajĝano du tagojn poste. Kontraŭvole, la Daŝnakaj gvidantoj, kiuj estis la plej potencaj armenaj politikistoj en la regiono, deklaris la formadon de nova sendependa ŝtato, la Unua Respubliko de Armenio, la 28-an de majo 1918[36].

Respubliko Montara ArmenioRedakti

 
Generalo Andranik kaptonte Karabaĥon

La Traktato de Batumo estis subskribita inter la Armena Demokratia Respubliko kaj la Otomana Imperio post la lastaj bataloj de la militkampanjo en Kaŭkazio. La Otomana Imperio komence akiris konsiderindan parton de Suda Kaŭkazio per la Traktato de Brest-Litovsk subskribita kun la Rusa SFSR kaj tiam sekvanta Traktaton de Batumo kun Armenio. Andranik Ozanjan malakceptis ĉi tiujn novajn limojn kaj proklamis la novan ŝtaton, kie liaj agadoj koncentriĝis ĉe la ligo inter la Otomana Imperio kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko en Montara Karabaĥo, Zangezuro kaj Naĥiĉevano. En januaro 1919, kun armenaj trupoj progresantaj, la britaj trupoj (Lionel Dunsterville) ordonis al Andranik reveni al Zangezuro, kaj donis al li certigojn, ke ĉi tiu konflikto povus esti solvita per la konferenco de Parizo de 1919 . La Pariza Packonferenco proklamis la Armenan Demokratian Respublikon internacie agnoskita ŝtato kaj la Respubliko Montara Armenio dissolviĝis.

Diktaturo de Centra KaspioRedakti

La Diktaturo de Centra Kaspio estis brit-apogita kontraŭsovetia registaro fondita en Bakuo la 1-an de aŭgusto 1918. La registaro estis kunmetita de la Socialisma-Revolucia Partio kaj la armena nacia movado kies plimulto estis de Armena Revolucia Federacio (Daŝnakoj). Brita trupo de Dunsterforce okupis la urbon kaj helpis la ĉefe Daŝnak-armenajn trupojn defendi la ĉefurbon dum la Batalo de Bakuo. Tamen Bakuo falis la 15-an de septembro 1918 kaj azera-otomana armeo eniris en la ĉefurbon, kaŭzante fuĝon de britaj trupoj kaj multe de la armena loĝantaro. La Otomana Imperio subskribis la Armisticon de Mudros la 30-an de novembro 1918 kaj la brita okupacia trupo reeniris Bakuon.

Sovetia regadoRedakti

Poste Sovetunio aneksis orientan Armenion kaj igis ĝin la Armena Soveta Socialisma Respubliko.

MapojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Timothy C. Dowling Russia at War: From the Mongol Conquest to Afghanistan, Chechnya, and Beyond pp 729 ABC-CLIO, 2 dec. 2014 (ISBN 1598849484)
  2. france Ternon, Yves. Les Arméniens. Parizo: Seuil, 1996 (ISBN 2-02-025685-1) pp. 46-47
  3. George Bournoutian. "Eastern Armenia from the Seventeenth Century to Russian Annexation" in The Armenian People From Ancient to Modern Times: Vol. II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century. Richard G. Hovannisian (eld.) Novjorko: Palgrave Macmillan, 1997 (ISBN 1-4039-6422-X) pp. 103-104
  4. (2013) Iranian-Russian Encounters: Empires and Revolutions since 1800. Routledge, p. 63. ISBN 978-0415624336. “Eble la plej grava heredaĵo de Jermolov estis lia intenco de frue prepari la grundon por la konkero de la ceteraj hananlandoj sub irana rego kaj igi la Riveron Aras la nova limo. (...) Alia provoka ago de Jermolov estis la rusa okupado de la norda bordo de la lago Gokĉa (Sevan) en la Ĥanato de Erevano en 1825. Klara malobservo de Golestan, ĉi tiu ago estis la plej signifa provoko de la rusa flanko. La okupo de la lago Gokĉa klare montris, ke Rusio kaj ne Irano iniciatis malamikecojn kaj rompis Golestanon, kaj ke al Irano restis neniu elekto krom elpensi taŭgan respondon..”.
  5. (2015) Russia at War: From the Mongol Conquest to Afghanistan, Chechnya, and Beyond. ABC-CLIO, p. 729. ISBN 978-1598849486. “En majo 1826, Rusio do okupis Mirak, en la Ĥanato de Erevano, malobee al la Traktato de Gulistano.”.
  6. Bournoutian 1980, pp. 11, 13-14.
  7. Bournoutian 1980, pp. 12-13.
  8. Bournoutian 1980, pp. 1-2.
  9. Mikaberidze 2015, p. 141.
  10. 10,0 10,1 Bournoutian 1980, p. 13.
  11. Kettenhofen, Bournoutian & Hewsen 1998, pp. 542-551.
  12. Bournoutian. Armenian People, p. 106
  13. Ronald Grigor Suny. "Eastern Armenians under Tsarist Rule" en Armenian People, p. 115
  14. Suny. Armenian People, p. 110
  15. 15,0 15,1 See Suny Chapter 2 "Images of Armenians in the Russian Empire" ĉe Looking Toward Ararat: Armenia in Modern History. Bloomington: Indiana University Press, 1993 (ISBN 0-253-20773-8)
  16. 16,0 16,1 Suny. Looking Toward Ararat, p. 43
  17. Ternon. Les Arméniens, pp. 61-74
  18. Suny. Looking Toward Ararat, pp. 42-43
  19. Ternon. Les Arméniens, p. 93
  20. Ternon. Les Arméniens, p. 94
  21. Suny. Looking Toward Ararat, p. 45
  22. Suny. Looking Toward Ararat, p. 46
  23. Suny. Looking Toward Ararat, pp. 66-67
  24. Ternon. Les Arméniens, pp. 94-95
  25. Ternon. Les Arméniens, p. 157
  26. Suny. Looking Toward Ararat, pp. 81-82
  27. Ternon. Les Arméniens, pp. 159-62
  28. Abraham, Richard (1990). Alexander Kerensky: The First Love of the Revolution. New York: Columbia University Press, p. 53
  29. Abraham. Alexander Kerensky, p. 54
  30. 30,0 30,1 Hovannisian “The Armenian People from Ancient to Modern Times “ p 280
  31. Vidu Western
  32. Robert-Jan Dwork Holocaust: A History by Deborah and van Pelt, p 38
  33. Richard G. Hovannisian, The Armenian People From Ancient To Modern Times. page 284
  34. Suny. Armenian People, p. 136
  35. Ternon. Les Arméniens, p. 218
  36. Suny. Looking Toward Ararat, pp. 119-25