Raffi

armena aŭtoro

Hakob Melik Hakobjan (armene Յակոբ Մելիք-Յակոբեան) (Pekajik provinco Salmasd , nuna Kartvelio , 1835 - Tbiliso, 1888 ), konata kiel Raffi , estis verkisto armena. Lia plej grava verko estas la romano Ĥent ("La viziulo" ).

Raffi
Persona informo
Naskonomo Յակոբ Մելիք-Յակոբեան
Naskiĝo 1-an de januaro 1835 (1835-01-01)
en Pekajik
Morto 25-an de aprilo 1888 (1888-04-25) (53-jaraĝa)
en Tbiliso,  Rusia Imperio
Tombo Armenian cemetery of Khojivanq vd
Etno armenoj vd
Lingvoj armena vd
Loĝloko Tbiliso vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPersa Imperio vd
Profesio
Alia nomo Րաֆֆի vd
Okupo poeto • verkisto • prozisto vd
Aktiva dum 1860– vd
Verkado
Verkoj Samuel ❦
The Diary of a Cross-Stealer ❦
Salpi ❦
Harem ❦
The Golden Rooster ❦
Q21209762 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pro financaj kialoj li devis interrompi siajn studojn en Tbiliso kaj helpi sian patron, kiu estis komercisto. Tiel, li vizitis Muŝ, Van kaj aliajn armenajn urbojn, kiuj estis sub turka regado, kompletigante siajn studojn kiel memlernanto. En 1853 li publikigis siajn unuajn poemojn, en grabaroklasika armena, en Arcvi Vaspurakani ( "Aglo de Vaspurakano" ). En 1860 li kunlaboris kun la ĵurnalo Hjusisapajl, kiu aperis en Moskvo.

En 1870 li ekloĝis en Tbiliso, kie li publikigis plurajn verkojn kaj kunlaboris kun la gazeto Miŝak ("Kamparano"), kun vojaĝrakontoj en kiuj li prezentas la vivon de la armena komunumo en Persio. Poste li translokiĝis al Tabrizo, sed devis reveni al Tbiliso post esti kondamnita kiel agitanto. Inter 1877 kaj 1878 , dum la rusa-turka milito, li skribis raportojn al la ĉiutagaĵo Portz ("Pruvo") pri la suferoj de la armenoj en otomana teritorio. En la sekvaj jaroj liaj romanoj Ĝelaledin ( 1878 ), La ora koko (1879 ), La viziulo ( 1880 ), Fajreroj ( 1880 ), David Bek (Davit-Bek, 1881) kaj Memoroj ( 1882 )[1].

Referencoj redakti

  1. Tajkahayk (The Armenian Question) by Raffi, p. 4, Taderon Press (Gomidas Institute), Londono