Karl Eduard von Bülow

germana verkisto

Karl Eduard von BÜLOW (naskiĝinta la 17-an de novembro 1803 sur la bieno Berg en Eilenburg, mortinta la 16-an de septembro 1853 en Hohentannen) estis germana verkisto kaj la patro de la famega muzikisto Hans von Bülow.

Karl Eduard von Bülow
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1803 (1803-11-17)
en Eilenburg
Morto 16-an de septembro 1853 (1853-09-16) (49-jaraĝa)
en Oetlishausen château
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ernst Heinrich Adolph von Bülow
Patrino Concordia Dorothea Glühmann
Infanoj Hans von Bülow • Isidora von Bojanowski
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Vivo redakti

En Leipzig li studis ĉefe la klasikajn lingvojn, kaj vivis ekde 1828 en Dresdeno. Ekde 1842 li plurfoje vojaĝis al Italujo troviĝante ankaŭ en Stuttgart kaj Berlino. Sed la politika situacio en 1849, post la Revolucio de 1848 en Germanio, preferigis lin la vivi en Svisujo. Li aĉetis la malnovan Kastelon Oetlishausen en la Kantono Turgovio kie li vivis ĝismorte.

Graveco redakti

 
Kastelo Oetlishausen en Svisujo kie mortis Bülow en 1853

Sian literaturan renomon li ekigis per la altvalora novelo-libro »Novellenbuch« (Lepsiko 1834–36), kie troviĝas cent noveloj prilaboritaj laŭ malnovaj fremdlandaj kaj germanaj modeloj, krome per »Neues Novellenbuch« (Brunsviko 1841). Inter la propraj aĵoj, en kiuj li ofte kaj sukcese orientiĝis je la stilo de Ludwig Tieck, kiujn li publikigis, jenas: »Eine Frühlingswanderung durch das Harzgebirge« (Lepsiko 1836); »Jahrbuch der Novellen und Erzählungen« (Brunsviko 1840; kun la interesa rakonto »Die Jugend des armen Mannes in Tockenburg« laŭ la membriografio de U. Bräker); »Novellen« (Stuttgart 1846-1848); »Eine allerneueste Melusine« (Frankfurto 1849) kaj aliajn pli etajn novelojn diversloken enŝovitajn.

 
1836: Simplicissimus en la prilaboro de Karl Eduard de Bülow

Krome li eldonis prilaboron de »Simplicissimus« (Lepsiko 1836) de Grimmelshausen, tradukon de »La gefianĉoj« de Manzoni (dua eldono, Lepsiko 1837), »Dramatische Werke« de Friedrich Ludwig Schröder (Berlino 1831), kune kun Tieck trionon de la verkoj de Novalis (Berlino 1848), krome »Heinrich v. Kleists Leben und Briefe« (Berlino 1848), »Anthologie auf das Jahr 1782« de Friedrich Schiller (Heidelberg 1850) kaj »Militärische und vermischte Schriften« de Heinrich Dietrich von Bülow (kune kun W. Rüstow, Lepsiko 1853).

La germanlingvan rememor-literaturon li pliriĉigis per la eldono de la surpaperigitaj memoroj de palatgrafo ĉe Rejno Frederiko la 2-a (»Ein Fürstenspiegel«, Vroclavo 1849).

Verkaro redakti

  • Louis von Ahlefeldt: Bülow, Eduard von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 3, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 517.
  • Hans-Joachim Böttcher: Bülow, Carl Eduard von, che: Bedeutende historische Persönlichkeiten der Dübener Heide, AMF - Nr. 237, 2012, p. 16–17.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 595-596 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj redakti