Karl Friedrich Horn

Karl Friedrich HORN (naskiĝinta la 9-an de januaro 1772 en Vajmaro, mortinta la 9-an de februaro 1852 samloke) estis germana teologo.

De 1801 Horn estis Vajmare konventa predikisto kaj pedagogo. Lia patro estis kortega oficisto. De 1848 estis li honora civitano de Vajmaro - tiu honoro venis okaze de la 50-a datreveno servokomenco. Instruis li la infanojn de grandduko Karlo Aŭgusto. De 1798 li instruistis Vajmare kaj fariĝis en 1801 estro de la surloka porpastra seminario. Kune kun Johannes Daniel Falk fondis li en 1813 la karitatan organizon Gesellschaft der Freunde in der Not.[1] De 1816 li apartenis al la vajmara Supera konsistorio helponte lernigistojn kaj modernigonte bazlernejojn laŭ la horartabula programo de Johann Heinrich Pestalozzi. En 1819 Horn restis por esplorceloj en Svisujo. En 1824 li doktoriĝis pri teologio en Jena. En 1850 li faris la inaŭguran paroladon por la envajmara monumento de Johann Gottfried Herder. Horn redaktis kaj verkis ne malmultajn pedagogiajn aĵojn kaj predikojn.

La tombo de Horn troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[2][3] La tomboslabo de Horn estas restaurita.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Gerhard Heufert: Johannes Daniel Falk: Satiriker, Diplomat und Sozialpädagoge, WtV, Weimar 2008, p. 90-91, ISBN 978-3-939964-15-5
  2. Art: "Horn, Carl Friedrich", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 216.
  3. Hannelore Henze, Doris-Annette Schmidt: Der historische Friedhof zu Weimar. RhinoVerlag, Ilmenau 2011, p. 54. ISBN 978-3-939399-08-7
  4. Jens Lehnert: "Hilfe für einen Freund in der Not." - Ĉe: TA, 8.9.2020