Karl Schuke Berliner Orgelbauwerkstatt GmbH

La Karl Schuke Berliner Orgelbauwerkstatt GmbH estas germana orgenkonstrua firmao el Berlino.

Karl Schuke Berliner Orgelbauwerkstatt GmbH
negoco vd
Dum 1950 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondintoj Karl Ludwig Alexander Schuke vd
Sidejo Berlino
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Karl Ludwig Alexander Schuke (* 6-a de novembro 1906 en Potsdam; † 7-a de majo 1987 en Berlino) lernis ekde 1912 ĝis 1922 ĉe lernejo, kiun li finis per ekzameno ĉe la humanista Viktoria-gimnazio en Potsdam. En 1922 li lernoservis kiel orgenkonstruisto en la metiejo de sia patro, ekde 1924 li specialigis sin pri konstruado de metalfajfiloj. Li establis metiejon por orgenfajfiloj, en kiu li edukis faklaboristojn. Ekde 1927 li konstruis pneŭmatikajn kaj elektrajn traktilaro- kaj ventkesto-sistemoj.

Post la morto de sia patro 1933 Karl kaj sia frato Hans-Joachim komune pludirektis la entreprenon. Karl kompetentis pri orgenteknikaj aferoj, Hans-Joachim transprenis la komercan respondecon.

Malgraŭ la limigoj sekve de la Dua Mondmilito (1939) la entrepreno pluekzistis nur per orgenkonstruadoj kaj riparadoj. En 1948 Hans-Joachim Schuke revenis de soveta militkaptiteco. En 1950 oni fondis la Berliner Orgelwerkstatt (berlina orgenmetiejo) kiel "filialo" de la ĉefa firmao Schuke en Potsdam. En 1953 Karl Schuke transloĝis al Berlino kaj komencis starigi la metiejon tie

Karl Schuke ricevis en 1955 instrukomision por orgenkonstruo ĉe la Altlernejo pri Muziko en Berlino (hodiaŭ Universitato de Artoj Berlino), en 1956 li estis vokita en la ŝtatan ekzamenkomisiono eklezimuziko. En 1962 oni donis al li la profesortitolon ĉe la universitato de la artoj en Berlino. En 1967 oni elektis lin en la estraron de la Bund Deutscher Orgelbaumeister (ligo de germanaj orgenkonstruo-majstroj).

Post 20 jaroj la Berliner Orgelbauwerkstatt produktis en 1970 la 250-an instrumenton en sia historio.

Verkoj redakti

Intertempe Schuke-orgenoj estas ludataj ĉie en la mondo (Aŭstralio, Usono, Islando, Litovio, Rusio, Japanio, Koreio, Aŭstrio, Polio, Italio, Hispanio ktp.).

Ĝis sia eliĝo el la Alexander Schuke Potsdam Orgelbauanstalt (hodiaŭ Alexander Schuke Potsdam Orgelbau GmbH) en decembro 1952 Karl Schuke estis konsiderinde okupita de inventaradoj, riparadoj, rekonstruadoj de detruitaj orgenoj kaj de multaj novkonstruadoj.

Al liaj verkoj en Germanio i.a. apartenas:

  • 1961 Frankfurto-Sachsenhausen (Dreikönigskirche, dispozicio de Helmut Walcha)
  • 1962 brunsviga katedralo
  • 1963 Berlino (Redemptoro-preĝejo Moabit)
  • 1967 Duseldorfo-Grafenberg (Melanchthon-komunumo)
  • 1967 Berlino (Kantorei)
  • 1967 Berlino-Charlottenburg, Eosander-kapelo en kastelo Charlottenburg
  • 1968 Essen-Rellinghausen
  • Oldenburg (prexejo Ohmstede)
  • 1969 Darmstadt (Paŭlo-preĝejo)
  • 1977 Treviro (Benediktana abatejo St. Matthias)
  • 1977 St.-Dionysius-preĝejo Bad Fallingbostel
  • Berliner Philharmonie , Frankfurt "Alte Oper", Kaiser Wilhelm Gedächtnis Kirche Berlin kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti