Pri parto de urbo Opava temas artikolo Karlovec (Opava).
Eble vi serĉas: Karlovac.

Karlovec (germane Karlsberg) estas pereinta vilaĝo kaj eksa municipo en Ĉeĥio, en distrikto Bruntál, etendiĝanta sur ambaŭ flankoj de historia landlimo de Moravio kaj Silezio. Hodiaŭ, escepte de ĉi tiea preĝejo, ĝi situas sur fundo de baraĵlaga rezervujo Slezská Harta. Hodiaŭ ĝi kreas katastran teritorion kaj samtempe parton de urbo Bruntál.

Karlovec
germane Karlsberg
solejo
Preĝejo en malaperinta municipo
Oficiala nomo: Karlovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bruntál
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Domoj 1 2010
Situo Karlovec
 - koordinatoj 49° 55′ 40″ N 17° 30′ 02″ O / 49.92778 °N, 17.50056 °O / 49.92778; 17.50056 (mapo)
Katastro 4,2 km² (420 ha) Karlovec
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,24 loĝ./km²
Fondo 16-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 792 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karlovec
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Vilaĝo Karlovec estis fondita en la 16-a jarcento kaj devene temis pri memstara municipo. Surbaze de decidiĝo de Urbaj Naciaj Komitatoj de municipoj Karlovec, Mezina kaj Razová estis devene pure moravia katastro de municipo Karlovec al la 1-a de januaro 1954 disvastigita je kolonioj de tiuj ĉi sileziaj municipoj, per kio ĝi akiris siajn hodiaŭajn limojn kaj ekde tiu tempo Karlovec trafas en Ĉeĥan Silezion. En la 1990-aj jaroj estis konstruloko de Karlovec inkluzive de alligita silezia teritorio inundigita per la akva rezervujo Slezská Harta. El la devena Karlovec restis konservita nur preĝejo de sankta Johano Nepomuka, situanta sur monteto super la inundigita resto de la vilaĝo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869605
1880502
1890515
1900478
1910519
1921520
JaroLoĝantoj
1930358
1950190
1961333
1970307
1980255
199161
JaroLoĝantoj
20011
20110
20211

En Karlovec estas registrita 1 adreso, daŭre loĝata. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulita 1 domo, daŭre loĝata. En 2011 ĉi tie vivis neniu loĝanto.

 
Konstruaĵoj de Karlovec antaŭ inundigo