Karnavalo de Sankta Kruco de Tenerifo

La Karnavalo de Sankta Kruco de Tenerifo (hispane Carnaval de Santa Cruz de Tenerife) estas internacia karnavalo okazigita ĉiujare en la urbo Santa Cruz de Tenerife en la Kanarioj, Hispanio. La karnavalo estas konsiderata la dua plej populara kaj konata en la mondo, post tiu okazinta en Rio-de-Ĵanejro [1][2][3].

La Tomatina
karnavalo
vdr
La karnavala reĝino
La oficiala afiŝo de 1992

Nova temo estas elektita ĉiujare. La ĉeffestadoj komenciĝas vendredon kaj finiĝas la semajnfinon post Cindra merkredo.

La karnavalo havas du apartajn partojn, la "oficiala" karnavalo kaj la stratkarnavalo. La oficiala karnavalo havas pli ol 100 grupojn kun mezumo de 50 komponantoj: murgoj, paradoj, kostumgrupoj, stratmuzikistoj kaj muzikgrupoj. Dum la karnavalaj tagoj, ĉirkaŭ mil homoj venas ĉiutage al la stratoj de la urbo por partopreni la festojn.

Priskribo redakti

Miloj da homoj eliras al la stratoj por festi Karnavalon ĉiujare dum semajno. La temo de la karnavalo estas evoluigita ĉiujare. En 1980 ĝi estis deklarita internacia turisma festivalo, kaj en 2000 la urbo iĝis la "Karnavala Ĉefurbo de la Mondo". Nuntempe, la Karnavalo de Santa Cruz de Tenerife klopodas por iĝi Monda Heredaĵo.

Dum la semajno okazas kostuma amuzo kun kantoj kaj dancoj, diversaj konkursoj, koncertoj, kostuma kaj muzika spektaklo por infanoj, murgas-konkurso - la prezentado de lokaj kanzonaĵoj.

La karnavalo mem okazas en pluraj stadioj:

Elekto de reĝino

La Reĝina Elekto-Spektaklo (Gala de Eleccion de la Reina) estas elsendita vive en kanaria televido. Oni bezonas plurajn monatojn por prepari la kostumojn de la partoprenantoj. La ĵurio konsistas el reprezentantoj de la Registaro de la Provinco de Santa Cruz de Tenerife, lokaj kaj eksterlandaj steloj.

Unua procesio

La ĉefa karnavala semajno komenciĝas per la unua procesio, kies rolo estas anonci la komencon de la karnavalo. Ĝi estas nomita la "proklamanta kavalkado" (Cabalgata Anunciadora). La procesio pasas tra la stratoj de la ĉefurbo dum kelkaj horoj kaj finiĝas je la dekunua vespere.

Ĉefa procesio

La ĉefa evento de la karnavalo (Gran Coso Apoteosis). Bunta kostuma procesio okazas laŭ la riverdigo de la ĉefurbo. Ĉiu povas ankaŭ vestiĝi per karnavala kostumo. Ĉi tiu evento estas vizitata de granda nombro da turistoj. Bunta artfajraĵo estas la fina tuŝo de la parado. Ĉi tiu evento finiĝas kun amasaj noktaj festoj.

Entombigo de sardino

La fino de la karnavalo estas simbolita per la funebra ceremonio de la sardino (Entierro de la Sardina). Giganta kartona sardino estas portata tra la centraj stratoj nokte, akompanita de ploranta funebra procesio, kaj poste bruligita sur la centra placo. Multaj viroj vestiĝas kiel vidvinoj kaj demonstre funebras, kaj surstrate oni povas ankaŭ renkonti homojn vestitajn kiel episkopoj kaj monaĥinoj kaj eĉ kiel la Papo. Ĉio ĉi estas akompanata de abundaj kvantoj da alkoholo kaj danca muziko.

Jaraj temoj redakti

Ekde 1987 ĉiu karnavala festivalo havas specifan temon, kiu estis komence elektita de la urba administracio. En la lastaj jaroj oni povis voĉdoni pri publika elekto.

La antaŭaj karnavalmotoj de 1987 en descenda kronologia sinsekvo:

  • 2025: Secretos de África
  • 2024: La Televisión
  • 2023: Nueva York, la ciudad que nunca duerme
  • 2022: La Ciencia Ficción
  • 2021: Carnavales del Mundo
  • 2020: Los coquetos años 50
  • 2019: Las profundidades marinas
  • 2018: La Fantasía
  • 2017: El Caribe
  • 2016: Los años 80
  • 2015: El futuro
  • 2014: Los Dibujos Animados
  • 2013: Bollywood: La India
  • 2012: Los prodigiosos años 60
  • 2011: Enrique González y las Murgas de Canarias
  • 2010: Tenerife, historia de un Carnaval
  • 2009: El cine del terror
  • 2008: La magia
  • 2007: La Moda
  • 2006: Tribumanía
  • 2005: Los musicales de Hollywood
  • 2004: Celia Cruz
  • 2003: El lejano Oriente (China)
  • 2002: Los alegres años 20
  • 2001: Odisea en el espacio
  • 2000: Los piratas
  • 1999: El Cómic
  • 1998: La Edad Media
  • 1997: La prehistoria
  • 1996: México
  • 1995: Las Mil y una Noches
  • 1994: La Atlántida
  • 1993: El Circo
  • 1992: El cine
  • 1991: El espacio
  • 1990: Los cuentos
  • 1989: Egipto
  • 1988: La Selva
  • 1987: Roma

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti