Karobarbo

(Alidirektita el Karobujo)

Karobarbokarobujo (Ceratonia siliqua) estas arba plantospecio el ordo de la fabaloj, el familio de fabacoj. Ĝi estas dioika planto, kies sekigita frukto estas la karobo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karobarbo

Biologia klasado
Superregno: Eukaryota
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Subklaso: Rosidae
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Cassieae
Subtribo: Ceratoniinae
Genro: Ceratonio Ceratonia
Specio: C. siliqua
Ceratonia siliqua
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ceratonia siliqua - MHNT
Ceratonia siliqua - MHNT

Priskribo redakti

Karobarbo estas grandalta (ĝis 20 m), daŭrafolia arbo de la mediteranea regiono. Ĝi havas kunmetitajn (pinatajn) (pare loba) brilglatajn, malhele verdajn foliojn, kiuj konsistas el 6-10 malmolaj folieroj. La floroj estas senpetalaj, malgrandaj, ruĝetaj, kreskas rekte sur la branĉoj. La guŝfrukto (karobo) estas plata, nigrabruna, longanta 10-20 cm kaj entenanta 8-12 grajnojn, kiuj enpremiĝas en la karnecan parton de la perikarpo. La sukerhava, interna tavolo de la guŝoŝelo estas manĝata aŭ oni uzas la elpremitan sukon el ĝi.

Uzo de karobo redakti

Oni uzas la frukton de tiu palearktisa arbo en la nutraĵindustrio, kiel bestan furaĝon, en la kosmetika kaj papera industrioj. Oni produktas el la muelita ŝelo fermentigitajn trinkaĵojn, vickafaĵon. Oni mezuris pli frue per la tre precizaj grajnoj eĉ diamanton kaj oron (1 grajno ~ 1 karato).

La karoba faruno, produktita el la endospermio de la grajnoj estas nutraĵ-densiga materialo kiel E410, stabiligaĵo de laktaĵoj kaj bakdolĉaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti