Kartkaptisto Sakura
Kartkaptisto Sakura (カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura], angle: Cardcaptor Sakura) estas mangao de CLAMP kaj samnoma animeo bazita sur la mangao. La mangao aperis en magazino Nakajoŝi ekde 1996 ĝis 2000.
Kartkaptisto Sakura | |
---|---|
Originala titolo | カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | maho-ŝoĝo, romantiko |
Por kiu | ŝoĝo |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | CLAMP |
Publikiginto | Kodanŝa |
Magazino | Nakajoŝi |
Aperdatoj | majo 1996 — junio 2000 |
Volumoj | 12 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Muziko | Takayuki Negishi |
Televidaj retoj | NHK, Animax |
Aperdatoj | 7a de aprilo 1998 — 21a de marto 2000 |
Epizodoj | 70 |
Animeo (filmo) Kartkaptisto Sakura La filmo | |
---|---|
Originala titolo | 劇場版カードキャプターさくら [Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura] |
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Aperdatoj | 21a de aŭgusto 1999 |
Daŭro | 79 min. |
Animeo (filmo) Kartkaptisto Sakura La filmo 2: La sigelita Karto | |
---|---|
Originala titolo | 劇場版カードキャプターさくら 封印されたカード [Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura Fūinsareta Kādo] |
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Aperdatoj | 15a de julio 2000 |
Daŭro | 82 min. |
Ĝi klasiĝas en la genro maho-ŝoĝo (magia knabino).
ResumoRedakti
Ĉefrolulo Kinomoto Sakura estas 10-jaraĝa, 4-klasa lernantino de elementa lernejo. Ŝi malfermis malnovan libron (vere kartujon) en skribĉambro de sia patro, kaj akcidente malsigelis sorĉajn kartojn "Clow Card" kiuj kaŭzas problemojn en la mondo. Por repreni kartojn, per helpo de "la Defendanto de Sigelo" Cerberus (Kero-ĉan), ŝi iĝis "kartkaptisto".
Ĉiurakonte sorĉkartoj kaŭzas problemojn en ŝia urbo. Sakura solvas problemojn per siaj propraj sorĉkartoj, kaj kaptas kartojn. Kaptitaj kartoj ebligas, ke ŝi uzu novan sorĉon. Tiu ĉi sistemo estas simila al tiu de tiamaj komputilaj ludoj (kiel ekzemple Pokémon).
Eksteraj ligilojRedakti
http://www.sakuracardcaptor.foro-activo.com Arkivigite je 2018-07-18 per la retarkivo Wayback Machine