La kastelo "Ballesta" aŭ "Ballestar" estas mezepoka kastelo, kiu situas en la municipo Ardisa de la provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

Kastelo Ballestar
burgo • nacia monumento de Hispanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 45′ U (mapo)42.17281-0.75591Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Kastelo Ballestar (Provinco Zaragozo)
Kastelo Ballestar (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Ballestar
Kastelo Ballestar
Situo de Kastelo Ballestar
Kastelo Ballestar (Hispanio)
Kastelo Ballestar (Hispanio)
DEC
Kastelo Ballestar
Kastelo Ballestar
Situo de Kastelo Ballestar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillo de la Ballesta [+]
vdr

Koordinatoj redakti

Koordinatoj: latitudo: 42,172916000 N, longitudo: -0,756038840 U. [1]

Geografio redakti

La kastelo situas tre apude de la rivero Gállego, preskaŭ je ĝia riverbordo kaj proksimume je kvar kilometrojn sude de Ardisa. [2] [3]

Historio redakti

Tiu fortikaĵo estis konstruita laŭ ordono de la aragona reĝo Sancho Ramírez. Ĉirkaŭ 1083 ĝi estis fine pretigita. [2] [4]

Ŝajnas, ke ĝi certe estis detruita en atako de islamanoj, kaj ke ĝi estis poste rekonstruita, ĉar la supra parto de la turo montras stilon kaj masonaĵojn el pli posta tempo, verŝajne el la unua duono de la 13-a jarcento.

Pere de tiu fortikaĵo, la reĝo Sancho Ramírez de Aragono klopodis kontroli la vojojn paralelajn al la rivero Gállego kaj la vojojn inter Huesca, Luna kaj Ejea. [2] En 1102, regante Petro la 1-a de Aragono, regis la kastelo Fortún Dat. En 1262 reĝo Jakobo la 1-a donis ĝin al sia natura filo Pedro. Dum la 14-a jarcento, la kastelo estis posedata fare de Lope de Gurrea kaj Elfa Ortiz, kiu poste cedis ĝin al sia filo, García Ortiz. [2]

En 1461 ĝi apartenis al Gabriel Sánchez, sekretario de Fernando la Katolika, kiu donis ĝin kiel doton al sia filino, Aldonza Sánchez, kiam ŝi edziĝis kun Miguel de Gurrea y Cerdán. [5] [6] Poste ĝi estis heredita fare de ilia filo Francisco de Gurrea Sánchez, guberniestro de la Regno Aragono kaj leŭtenanto de Karolo la 5-a, kiu geedziĝis kun Doña Leonor de Castro-Pinós. Estis Doña Leonor, kiu ordigis la konstruadon de la palaco-domo kiel ĝi estas hodiaŭ. [2]

Priskribo redakti

La konstruaĵo, kiu videblas hodiaŭ, estas kastelo sur la ebenaĵo situanta en la senhoma areo de La Ballesta, proksimume du kilometrojn de Ardisa. La kastelo aperas kiel palaco en la mezo de kamparo kaj la unua aĵo, kiu altiras atenton estas ĝia centra turo, multe pli malnova ol la cetero de la aro. [7] La origina konstruaĵo estas de la 11-a jarcento, kaj sur ĝi estis konstruita gotika palaco de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

La origina konstruaĵo konsistis el kvadrata turo proksimume 7 metrojn ĉiuflanke kaj ĝia alto estas 15 metrojn. La kunmetaĵo estas ĉirkaŭita de kvadrata muro ĉirkaŭ tridek metroj ĉiuflanke. En la nordorienta angulo estas turo kun kreneloj kaj artileriaj paafofendoj. [8] La centra turo origine havis kvar etaĝojn, kvankam ekzistas nun kvin, kaj ĝi estis plejparte refarita komence de la 13-a jarcento. [9]

Ĉirkaŭ la origina turo el la 11-a jarcento konstruiĝis gotika palaco fine de la 15-a jarcento kaj komence de la 16-a, kiu konservas fenestrojn kun pintaj arkoj. Ĝi estis komence krenelhava, kvankam hodiaŭ ĝi estas kovrita per tegmento kun arabaj tegoloj. [2] La alirpordo estas sur la suda fasado kaj konsistas el pinta arko pintita sur la supra etaĝo per ĝemelfenestro kun du arkaĵmalfermaĵoj ambaŭflanke. Interne estas la malsamaj kovriloj, kiuj donas aliron al ĉambroj ornamitaj per gotikaj traceraĵoj. [7]

Ekzistas ankaŭ sonorilgablo, la resto de primitiva ermitejo alkroĉita al la ekstera barilo. [8]

Estas menciinde redakti

La kastelo "Ballesta" aŭ "Ballestar", konata ankaŭ kiel kastelo-palaco "Ballesta", estas registrita en la Aragona Registro de Propraĵoj de Kultura Intereso (BIC).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti