Kastelo Dyck estas unu el la plej gravaj akvokasteloj de Rejnlando. La ensemblo konsistas el altfortikaĵo kaj kaj du antaŭfortikaĵoj, kiujn ĉirkaŭas akvofoso. La kastelo havas trioblan fososistemon. Trans ĉi tiu kaj ekstera same kiel interna antaŭfortikaĵo oni alvenas al la regantodomo el la jaroj 1636 ĝis 1663. La kvar-ala kastelo, limigata de anguloturoj, ĉirkaŭas preskaŭ kvadratan internan korton.

Kastelo Dyck
kastelo • reĝa palaco [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 8′ 31″ N, 6° 33′ 26″ O (mapo)51.1419446.557361Koordinatoj: 51° 8′ 31″ N, 6° 33′ 26″ O (mapo)

Kastelo Dyck (Nordrejn-Vestfalio)
Kastelo Dyck (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kastelo Dyck

Vikimedia Komunejo:  Schloss Dyck [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Dyck

La kastelo estis ekipita per malnova, selekta meblaro kaj disponis pri eminenta kolekto de ĉasarmiloj. La domoj originas esence el la stato post la detruoj en la Tridekjara Milito. La kastelo troviĝas nordokcidente de Aldenhoven en la civito Jüchen en la Rhein-Kreis Neuss, inter Grevenbroich kaj Mönchengladbach. Ne malproksime troviĝas la monaĥejo Sankta Nikolao, kiu apartenas al la kastelo.

Eksteraj ligiloj redakti