Kastelo Fischbach

Kastelo Fischbach (germane: Schloß Fischbach) estas trabfakaĵo en la orienta urbokvartalo Fischbach de Eisenach, Germanujo. La sub la suda deklivo de Petersberg-monto situanta vilaĝo Fischbach (ĝia unua mencio faritis en 1269 kiel Vispach) apartenis ĝis la Reformacio al la Nikolao-klostro.

Kastelo Fischbach

ESA Schloss Fischbach.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 5″ N, 10° 21′ 17″ O (mapo)50.968110.3547Koordinatoj: 50° 58′ 5″ N, 10° 21′ 17″ O (mapo)
Situo de Kastelo Fischbach
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

 
Arko poste tien relokigita kun blazonaj ŝtonoj
 
Marlittenburg-vojo al Fischbacher-monto

Meze de la 13-a jarcento, kiam furiozis la Turingia-hesia heredmilito kavaliro el la najbara vilaĝo Stockhausen starigis la Malitten-spronburgon kies spuroj eĉ hodiaŭ videblas; je la komenco de la intermonta vojo estiĝis bieno eta. En 1613 la fratroj Schellhase vendis la bienon al la ajzenaĥa burĝo Georg Kley. Sed ankoraŭ dum la transdonprocedo la en Marksuhl rezidanta duko Johano Ernesto (Saksio-Eisenach) kunaĉetantis; li fine transprenis ĝin kaj donacis la tuton en 1614 al la edzino Christine, landgrafino de Hesio-Kaselo. La hersfeld-a ĉefarkitekto Hans Weber[1] - fakulo de la malfrurenesanca epoko - komisiitis je fortimpresa alikonstruo. Gravaj elementoj do apartenas al tiu ĉi epoko. Sur la ŝtonan teretaĝon Weber metis malavare ornamitan framskeletan etaĝon. Ĉe la ĉefa ejo suda li aldonis ŝtuparturon kaj alon flankan. Ĉe la kortega flanko de la kastelo sur diversaj trabkapoj skribitis la jardato 1624. La portaloj de la ĉefaj alirejoj blazone plibeligitis. Kovrite de la ĉefa ejo troviĝis malantaŭ la kastelo kelkaj remizoj kaj ekonomiaj ejoj.

La heredantoj de dukino Christine vendis la kastelon tamen antaŭ 1684 al la ajzenaĥano Heinrich Gebhard. El liaj familianoj ĝi venis per vendo al dukino Christine Juliane (Saksio-Eisenach); sed jam en 1704 la gebhard-oj reakiris la tuton. En 1719 ĝi denove devis esti vendata kaj la ensemblo dispeciĝitis; la urbo gajnis la plejparton.

Jam en la 18-a jarcento la kastelo estis restoracio. Laŭ la priskribo de Johann Wilhelm Storch la ampleksa gastejo disponis pri pluraj vizitotaj ĉambroj, dancsalono, malaperta kegloludejo kaj ĝardeno kun ombrodonantaj pergoloj. Laŭditis ankaŭ la ĝentileco de la dungita personaro kaj la kvalitoj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Dimanĉe postdiserve ĝi iĝus renkontiĝloko de la junularo de Eisenach. Ĉ. la jaro 1910, sub Otto Liebetrau, ĉiuj konstruaĵoj denove alikonstruitis; tiam malaperis ankaŭ la alta muro kaj la portalo.

Post 1980 la ajzenaĥa filio de la ŝtata instituto pri monumentprotektado ekinteresiĝis lokigonte surloke administrajn buroojn, la arkivon, pluklerigejon kaj atelierojn. Krome fariĝis restaŭradego kaj la porda arko de en la deponejo starigitis sur la Malittenburg-vojeto. Tial la loko de la fortikaĵo almenaŭ aluditis. Korte estiĝis parketo kaj la publiko invititis veni kaj gapi; ekspozicioj, koncertoj (ekz. de ĵazmuziko) kaj teatraĵoj okazis ankaŭ. Post la Turniĝo la tuto privatigitis.

NotojRedakti

  1. Li ankaŭ aliajn aferojn en Eisenach kreis, ekz. la domon ĉe Goldschmieden-strato nr 1 kaj la Urbkonsilian apotekon (Rodensteiner)

FontoRedakti

  • H. Scherf: "Das Fischbacher Schlößchen". Ĉe: Bau und Kunstdenkmale in Stadt und Kreis Eisenbach. Teil II Stadt Eisenach. (=Eisenacher Schriften zur Heimatkunde, 15), p. 67-70. Eisenach 1981.

Eksteraj ligilojRedakti