Kastelo Gandolfo (itale Castel Gandolfo) estas, krom komunumo najbare de Romo (Latio), nome 25 kilometrojn diste, ankaŭ somera rezidejo de la papo.

Kastelo Gandolfo
palaco • palace of the Popes
Bazaj datoj
Arkitekto Carlo Maderno vd
Lando Italio vd
Situo Castel Gandolfo
Situo
Geografia situo 41° 44′ 50″ N, 12° 39′ 1″ O (mapo)41.747112.6503Koordinatoj: 41° 44′ 50″ N, 12° 39′ 1″ O (mapo)
Kastelo Gandolfo (Romo)
Kastelo Gandolfo (Romo)
DEC
Kastelo Gandolfo
Kastelo Gandolfo
Situo de Kastelo Gandolfo
Map
Kastelo Gandolfo
Parto de Pontifical Villas in Castel Gandolfo vd
Posedata de Vatikano • Gandolfi family vd
Retejo http://www.vaticanstate.va/content/vaticanstate/en/monumenti/castel-gandolfo.paginate.1.html
vdr

La teritorio de Kastelo fariĝis loko de feria restado de la papoj ekde la tempoj de Urbano la 8-a, kiu tujpost sia elektiĝo al la papregado en 1623, komencigis la konstruadon de establo sur situo de la roma vilao de la imperiestro Domiciano. Neglektita laŭ ĉirkaŭ unu jarcento, la vilao de Kastelo Gandolfo reekkomenciĝas esti vizitita en la 18a jarcento kun Benedikto la 14-a kaj Klemento la 14-a. Okupita kaj grave difektigita de la napoleonaj soldatoj, ĝin restaŭrigis Pio la 7-a kaj Pio la 8-a. Sekve estas aparte utiligita kiel somera rezidejo de Gregorio la 16-a kaj poste de Pio la 9-a. Sed nur ĝis 1870.

En 1929, okaze de la naskiĝo de Ŝtato de la Vatikano kaj de la rilata traktato, la vilaoj de Kastelo Gandolfo estas deklaritaj vatikana «eksterteritoria» posedaĵo kaj ĝuste kun Pio la 11-a la palaco de Kastelo Gandolfo refariĝas somera rezidejo de la papoj de ties kuriaj helpantoj. Papo Pio la 11a en ĝi pasigas la somerojn de 1934 ĝis 1938, dum la novelektita Pio la 12-a, post tieja restado en 1939, ĝin ne vizitas dum la dua mondmilito, kiam tamen la vilao kaj ties ĉiuj dependaĵoj estas uzitaj por gastigi milojn da fuĝintoj kaj rifuĝintoj pro militaj perfortoj. Ekde 1946, post la monda konflikto, ĉiuj papoj revenas pasigi, ekskluzive ĉi tie, feriojn ĝis 1986.

En 1987 Johano Paŭlo la 2-a decidis pasi ferian periodon ankaŭ sur la Alpoj: li iros dekfojojn ĉe Aosto en landeto Combes kaj sesfojojn en la alpoj de Lorenzago (Veneto), dum en 2002 kaj 2003 li restos ekskluzive en la vilao Kastelo Gandolfo. Ankaŭ Benedikto la 16-a, foje restas ekskluzive en la vilao kaj foje ferias ankaŭ en la Alpoj vizitante la samajn lokojn de Johano la 2-a.

Notindas ke la papaj ferioj pleniĝas de apostola aktivado kaj ricevante kaj parolante fidelulojn kaj revenante al Vatikano por apostole renkonti grupojn de diversaj kunvenoj, religiaj kaj ne, ktp.

Al Kastelo Gandolfo ekde 1935, pro la troa brileco de la romaj noktoj, oni decidis elmigri kaj translokigi la instrumentojn de la Observatorio astronomia vatikana kun la rilata biblioteko. Inter la agadoj de la scienculoj de la observatorio agas ankaŭ kiel alta lernejo pri astronomio. Tiu astronomia observatorio devis krei en 1981, pro la sama problemo de la troa brileco ankaŭ en urbo Castel Gandolfo, duan sidejojn en Arizono (Usono).

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti