Kastelo Ponitz (germane: Schloß Ponitz) estas iama akvokastelo en Ponitz, Germanujo kiu refaritis inter 1568 kaj 1574 kiel renesanca komplekso.

Kastelo Ponitz

kastelo • manor house
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 51′ 24″ N, 12° 25′ 19″ O (mapo)50.85678412.422052Koordinatoj: 50° 51′ 24″ N, 12° 25′ 19″ O (mapo)
Kastelo Ponitz (Germanio)
Kastelo Ponitz (Germanio)
DEC
Kastelo Ponitz
Kastelo Ponitz
Situo de Kastelo Ponitz
Map
vdr

Historio redakti

Akvoburgo mezepoka redakti

En 1254 menciitis unuafoje burgo de Ponitz[1] kaj ties posedanto Fridericus de Ponicz en kunteksto kun donaco. En 1349 oni aŭdas/legas pri preĝejo kaj antaŭburga bieno. En 1349/50 en la feŭda libro de Frederiko la Severa la bohemiaj senjoroj de Schönburg-Pirsenstein, Frederiko la 13-a (+ ĉ. 1367) kaj Adalberto la 1-a (+ ĉ. 1353) citatas kiel posedantoj de la burgoj je Ponitz kaj Lichtenstein.[2]

En 1418 posedantis la senjoroj de Ende.[3] En 1525 posedantis certe la senjoroj de Schönburg la regadon je Ponitz kaj eble la kastelon mem, ĉar Ernesto la 2-a de Schönburg arestigis tie ĉi la sakristianon Georg Droßdorf. Droßdorf vivis en la karcero de Glauchau kaj perdis pune per tranĉo du orelojn. Li kulpas pro predikado en la germana lingvo anstataŭ la paroĥestro.[4]

En 1531 administritis de la kavalirbieno Ponitz tute aŭ parte la jenaj vilaĝoj: Ponitz, Hainichen, Schönhain, Kauritz, Runsdorf, Tautenhain, Gieba, Köthel, Gablenz kaj Waldsachsen. Pri la feŭda suvereneco procesis longe kaj komplike Ernesto la 2-a de Schönburg (estante grundestro) kontraŭ la Wettin-oj inter 1531 kaj 1533.[5]

Aĉeto de Thumbshirn kaj renoviĝo renesancstile redakti

Post akiro de la kavalirbieno en 1568 fare de Abraham von Thumbshirn la mezepoka domaro alikonstruitis ĝis 1574 kaj havigis al si la nunan aspekton. La plej grava posedanto de tiu ĉi kastelo estis Wolfgang Conrad von Thumbshirn kiu partoprenis la subsignon de la Vestfalian pacon post persona engaĝiĝo je porpacaj interparoladoj. Pro tio plantitis en 1650 t.n. paca tilio ĉe dometo Dreierhäuschen. Li iĝis en 1653 kanceliero de Saksio-Altenburg.

Lia filino Dorothea Felicitas edziniĝis en 1675 al Volkmar Dietrich von Zehmen. Volkmar Dietrich vendis la kavalirbienojn de Weißbach (Schmölln) kaj Nöbdenitz kunkastele kaj ekloĝis sur Kastelo Ponitz. Tie li mortis en 1713 kion memoras ankoraŭ monumento. En 1728 la kavalirbienon (= antaŭburgo) gajnis la filinoj Dorothea Elisabeth von Schönberg kaj Christiane Sibylle von der Planitz, ambaŭ fraŭline von Zehmen. Kune ili donacis en 1734 okaze de la konsekro de la nova vilaĝokirko de Ponitz Silbermann-orgenon.[6] Christiane Sibylle von Zehmen nuptis en 1700 (en Ponitz) Carl August von der Planitz kun kiu ŝi havis 12 infanojn.

Aliaj posedantaj familioj estis de Weißenbach, Ende, Göchhausen, Tümpling, Uechteritz, Beust; krome la nenobelaj Stölzel (el Eibenstock), fabrikestro Schmieder (el Meerane) kaj laste ĝis 1945 Mälzer (el Frankenhausen).[7]

Vilaĝo, kastelo kaj kavalirbieno Ponitz apartenis dum jarcentoj administracie al la wettin-a Administradujo Altenburg en ŝanĝiĝantaj saksiaj-turingiaj dukujoj.[8][9] Okaze de novordigo de la ernestidaj dukujoj en 1826 ĉio revenis al Dukujo Saksio-Altenburg.

Ŝtatiĝo fare de komunistoj redakti

 
vido super la korton de la iama kavalirbieno/antaŭburgo en la direkto de Kastelo Thumbshirn

Dum sovetia okupado, en 1945 la lastaj posedantoj de 200 hektaroj granda bieno kaj kastelo, la Mälzer-oj, barbare priŝtelitis sen rekompenco kaj forpelitis. De tiam ekposedantis la komunumo de Ponitz. Post feliĉa fino de komunisma reĝimo okaze de Turniĝo la tuto estis tre kaduka. Restaŭrado komenciĝis tuj en la 1990-aj jaroj kaj en 2000 eblis reinaŭguri la festosalonego. Intertempe ene estis ankaŭ biblioteko. Nuntempe ĝi konatas pro sia belega, pentrita kasona plafono el la 16-a jarcento (en la festosalonego).

En niaj tagoj la kastelo servas kiel ŝatata okazigejo por diversaj eventoj.[10] La amikara societo Förderverein Renaissanceschloss Ponitz e.V. multe laboras por senchava uzo kaj konservado.

Notoj redakti

  1. pri la historio sur burga hejmpaĝo
  2. Wolf-Dieter Röber: (Schloß) Lichtenstein. Ĉe: Die Schönburger, Wirtschaft, Politik, Kultur. Glauchau 1990, p. 24.
  3. Steffen Winkler: Sagen und Sagenhafte Erzählungen aus Glauchau und Umgebung. Sonderheft der Schriftenreihe. Museum und Kunstsammlung Schloss Hinterglauchau. Glauchau 1981, nr. 5, p. 31.
  4. Steffen Winkler: Sagen und Sagenhafte Erzählungen aus Glauchau und Umgebung (speciala kajero ene de serio). Museum und Kunstsammlung Schloß Hinterglauchau. Glauchau 1981, p. 10.
  5. Walter Schlesinger, prilaborite de Thomas Lang: Beiträge zur Geschichte der Stadt Glauchau. Eldonis Enno Bünz. Thelem-eldonjo, Dresden 2010, p. 87
  6. Hanns-Moritz von Zehmen: Genealogische Nachrichten über das Meißnische Uradelsgeschlecht von Zehmen, 1206 bis 1906. Wilhelm Baensch, Dresden 1906, p. 62, 63, 66.
  7. paĝaro de la amikara societo
  8. pri Altenburg-administradujo en la libro Geographie für alle Stände, ekde p. 201
  9. la vilaĝoj de Altenburg-administradujo disde p. 83
  10. [https://schloss-ponitz.de/veranstaltung.htm prezento de kultureventa gamo

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Ponitz en la germana Vikipedio.