La kastelo de SantiaSantias estas mezepoka kastelo situanta en la municipo Erla de la provinco Zaragozo, ĝi estas en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono. Ĝis 1970 ĝiaj muregoj estis preskaŭ kompletaj, sed 50 jarojn poste, ĝi havas gravan riskon tute malaperi.

Kastelo Santia
burgo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 1° 1′ U (mapo)42.112921-1.008405Koordinatoj: 42° 7′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Kastelo Santia (Provinco Zaragozo)
Kastelo Santia (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Santia
Kastelo Santia
Situo de Kastelo Santia
Kastelo Santia (Hispanio)
Kastelo Santia (Hispanio)
DEC
Kastelo Santia
Kastelo Santia
Situo de Kastelo Santia

Map

vdr

Loknomo redakti

En dokumentoj de la Reĝlando Aragono el la jaro 1489, ĝi aperas kun la nomo de Sentia. [1]

Geografio redakti

La kastelo situas sur malgranda altaĵo, kiu ekzistas sur la granda ebenaĵo, kiu situas en la sudokcidento de Erla, kaj tre proksime de la aŭtovojo, kiu ligas la urbeton Erla kun Ejea de los Caballeros. [2]

Historio redakti

La unua historia referenco datiĝas el 1092, kiam ĝia preĝejo estis transdonita laŭ ordono de la aragona reĝo Sancho Ramírez al la Monaĥejo de San Juan de la Peña. [1] En 1110 ĝi estas citita kiel unu el la kasteloj en la nuna municipa teritorio de Ejea de los Caballeros. Juan Bautista Labaña komentis, en sia "Itinerario del Reino de Aragón" (Itinero tra la Regno Aragono) de 1610, ke la loko "Santia" konsistis el kvar domoj kaj kastelo posedata fare de Miguel de Gurrea. [3]

En la 18-a jarcento ĝi estis posedo de la grafo "Contamina", kaj ĝi jam estis forlasita. Dum la periodo de la Sendependiĝomilito (1808-1814) ĝi estis loĝata de homoj en la servo de la grafo Parcent. En septembro 1808, la kastelo donacis 60 tunojn da hordeo al la urbo Ejea por la hispanaj trupoj. [4]

La trupoj "Volontuloj de Aragono" provizis sin tie plurajn fojojn: februaro kaj junio 1811 kaj januaro 1812. La 6-a Bataliono de volontuloj laŭ ordonoj de generalo Mina estis provizita en novembro 1812 kaj la 2-a Bataliono en decembro de la sama jaro. Bataliono de volontuloj de Navaro provizis sin ĉe la kastelo en marto 1813 kaj faris tion dum pluraj okazoj. Tiu dokumentaro atestas la daŭran ĉeeston de soldatoj sub la komando de generalo Mina sur la okcidenta deklivo de la rivero "Gállego" kaj en la komarko "Cinco Villas", same kiel la ekziston de geriloj de aragonaj kaj navaraj volontuloj ĉie en la areo. [4]

Priskribo redakti

La fortikaĵo konsistas el malalta murigita kunmetaĵo kun trapeza formo, kies plej longa flanko mezuras dudek metrojn, kun dovela pordo. [5] En unu el la anguloj de la enfermaĵo estas turo, kies bazo mezuras kvin metrojn larĝe kaj sep metrojn longe, kiu konservis nur tri eksterajn murojn, ĝis forta ŝtormo faligis du el ili kaj nur unu restas staranta en delikata ekvilibro. La turo havis tri etaĝojn kun arkaĵoj, el kiuj tiu sur la kovrilo estas pinta. La alirpordo estas en alteco, pinta kaj rigardanta en la murojn. La turo vide ligas kun la kastelo "Sora" kaj la kastelo el "Erla". [6]

Oni konservas ankoraŭ la enirpordon de la ekstera kunmetaĵo, kies supro estas duonronda arko malfermita en dikega muro, parte ruinigita. [6] Nur unu flanko staras laŭ malfortika ekvilibro kaj minacas kolapsi, postulante urĝan agadon por solidigi la restaĵojn. Ĝis la 1970-aj jaroj, la turo estis konservita preskaŭ en sia tutaĵo kaj ekde la 90-aj jaroj ĝi ekmalboniĝis rapide. En 2005 ankaŭ proksima kruco sur kolono kolapsis. [7] [8]

Estas menciinde redakti

Ĝi estas en bedaŭrinda konservistato, kaj ĝi estas inkludita en "Hispana Ruĝa Listo de Endanĝerigita Heredaĵo", kvankam ĝi konservas kelkajn murojn de konsiderinda volumeno, formante aron de grava kultura intereso. [9] [10]

La aprobo de la firmiĝo de la muroj de la kastelo de Santiás koste de la Comarca de las Cinco Villas estis diskonigita la 2-an de aprilo 2013, sed komence de 2023 nenio estis farita tiurilate. [11]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti