Kastelo Vaduzo situas ĉe la samnoma ĉefurbo de la princlando Liĥtenŝtejno, sur kruta rokeca montodeklivo. La kastelo, kies turo estas de la 12-a jarcento, unuafoje estis dokumentita en 1322. Dum jarcentoj ĝi servis al plej diversaj uzoj, ĝis 1896 ĝi estis trinkgastejo. Inter 1903 kaj 1912 princo Johano la 2-a igis renovigi ĝin. De 1938 ĝi estas la rezidejo de la princoj de Liĥtenŝejno. De la urbo supren al la kastelo estas bela promenejo, ĉe kiu staras tabuloj kun historiaj klarigoj. Kiel princa rezidejo ĝi tamen ne estas publike vizitebla.

La kastelo de Vaduzo
...panorame

Eksteraj ligiloj redakti