Kastelo Warsberg

enurba kastelo en Saarburg, Germanio

La kastelo Warsberg - germane plej ofte nomata Warsberger Hof - situas centre de la urbo Saarburg, en la distrikto Trier-Saarburg de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La historia konstruaĵo staras samloke de la iama burgana domo („Burgmannenhaus“) de la familio von der Leyen el la 14-a jarcento. Ĝi estas enurba kastelo kaj historie estis la sidejo de la menciita familio. Nun ĝi gastigas la administrejon de la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj.

domo Warsberg, norda aspekto kun la distriktestra ĝardeno kaj turo „Belvedere“ fone
49.60846.551451
domo Warsberg panorame
el birda perspektivo