Kastelo Wenckheim (Tarhos)

La Kastelo Wenckheim estas signifa konstruaĵo de Tarhos.

Kastelo Wenckheim en Tarhos

Historio redakti

La familio Wenckheim akiris tiun teritorion en 1775, sed la kastelo mem estis konstruita nur en mezo de la 19-a jarcento kune kun la parko (nun arboreto). Post la 2-a mondmilito en la kastelo muziklernejo ekfunkciis, kiu faris la kastelon kaj la vilaĝon tutlande konata. En la parko oni konstruis muzikpavilonon kun tre bona akustiko en 1952. En la sekva jaro dum la inaŭguro eĉ Zoltán Kodály partoprenis. Spite tion en 1954 la ministerio ŝanĝis la funkcion al edukejo por kuracpedagogia instituto, kiu funkciis ĝis nekonata tempo. En 1976 oni denove aranĝis signifan someran muzikan renkontiĝon. Supozeble en fino de la socialismo (1988) la kastelo forlasiĝis kaj en 2013 riĉulo aĉetis ĝin kaj la necesaj restaŭraj laboroj estis faritaj. En la parko ankaŭ gastronomia centro ekfunkciis.

Konstruaĵo redakti

La kastelo situas sola en granda parko. La aranĝaĵo estas komplika, ĝi iomete similas al H-majusklo. La fasado estas simetria kaj duetaĝa. Meze larĝaj ŝtupoj kuras al 3 grandaj pordoj. En la unua kaj dua etaĝoj unuigita teraso etendiĝas kun 6 kolonoj. La malantaŭaj aloj estas teretaĝaj.

Parko redakti

La parko estas protektata. La arboj (ofte centjaraj) estas precipe kverkoj, karpenoj kaj ĉiamverdaj arboj.

Fontoj redakti