Kastelo de Soponya

(Alidirektita el Kastelo de (Soponya))

La Kastelo Soponya estas (nun neuzata) historia monumento en Hungario, en Soponya. Ĝi estas konata ankaŭ pri la iama posedanto Zichy [ziĉi].

Kastelo de Soponya
kastelo [+]
Koordinatoj47° 0′ 15″ N, 18° 27′ 39″ O (mapo)47.0042194418.46083889Koordinatoj: 47° 0′ 15″ N, 18° 27′ 39″ O (mapo)

Kastelo de Soponya (Hungario)
Kastelo de Soponya (Hungario)
DEC
Kastelo de Soponya
Kastelo de Soponya

Map
Kastelo de Soponya
Vikimedia Komunejo:  Zichy Mansion in Soponya [+]
vdr

Historio redakti

 
Aerfoto pri kastelo de Soponya

Inter 1751 kaj 1757 estis konstruita baroka teretaĝa kastelo fare de grafa familio Zichy. Inter 1772-1773 nova alo estis konstruita (tial la kastelo havis la formon majusklo U. Inter 1807 kaj 1819 laŭ projekto de Mihály Pollack okazis la sekva klasikisma terakonstruo, tiam aperis ankaŭ etaĝo kun granda ŝtuparejo. Post la 2-a mondmilito la kastelo estis prirabita, poste ĝis 1958 ĝi estis malplena kaj neuzita. Ĝis 2000 infanedukejo funciis ene, dume renoviĝo okazis inter 1984 kaj 1989. Depost la socialismo la kastelo denove estas malplena kaj neuzata.

 
Aerfoto pri la kastelo kaj lago
 
Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo situas sola en mezo de la iama granda parko. La fasado estas simetria, meze estas portiko kun kolonoj, pli supre teraso.

Parko redakti

La unua mencio pri la baroka parko okazis en 1760. En la 1810-aj jaroj ĝi jam estis ĝerdeno en franca stilo kaj tiutempe oni kreis la lagon kun insulo. Baldaŭ la parko transformiĝis al angla stilo. Ankaŭ nun estas videblaj salikoj (Salix alba „Tristis”), poploj, (Populus nigra 'Italica'), kaŝtanarboj, pinacoj. Printempe la plena herbejo estas kovrita per floroj de Erantido vintra.

Fontoj redakti