Kastelo de Bátonyterenye

La Kastelo de Bátonyterenye (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Gyürky-Solymossy [djurki-sojmoŝi]) estas baroka kastelo en urbo Bátonyterenye (pli frue vilaĝo Kisterenye).

Aerfoto pri kastelo de Bátonyterenye
Kastelo de Bátonyterenye

Historio redakti

La baroka unuetaĝa kastelo kun mansardo estis konstruita en 1790 fare de familio Gyürky, sed pli frue estis tie ia konstruaĵo. En la 1900-aj jaroj pro gedziĝo la nova posedanto estis la familio Solymossy, poste la kastelo estis trakonstruita. Dum la 2-a mondmilito la kastelo difektiĝis, poste forlasiĝis. La renoviĝo okazis en 1982, poste ĝi estis industria lernejo. En 1996 municipo de Bátonyterenye aĉetis ĝin kaj komenciĝis la plena renoviĝo. Ekde 2003 en kelke da ĉambroj memormuzeo pri István Szabó (skulptisto) estas videbla.

 
Vojo en la parko

Konstruaĵo redakti

La brikoforma kastelo situas sola en tre granda parko. En ambaŭ flankoj de la fasado estas malaltaj turoj kun bulbaj pintoj. Interne kaj en la teretaĝo, kaj en la etaĝo po 5 ĉambroj troviĝas.

Parko redakti

La parko estas naturoprotektata teritorio. Ene estas videbla ne nur la kastelo, sed ankaŭ ĉevalejo, loĝejoj por la iamaj servistoj kaj monumento pri Lajos Abonyi.

Fontoj redakti