Malfermi la ĉefan menuon

Bátonyterenye [bAtonjterenje] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Bátonyterenye, kies centro estas.

Bátonyterenye
urbo
Bátonyterenye - Palace.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Departemento Nógrád
Distrikto Bátonyterenye
Poŝtkodo 3070
Telefona antaŭkodo (+36) 32
Kodo laŭ KSH 33534
Retpaĝaro www.batonyterenye.hu [+]
Politiko
Urbestro József Nagy-Majdon (FIDESZ-KDNP[1])
Demografio
Loĝantaro 12 443  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 164,31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 59′ N, 19° 50′ O47.98916666666719.828888888889Koordinatoj: 47° 59′ N, 19° 50′ O
Areo 78,92 km² (7 892 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Bátonyterenye
Situo de Bátonyterenye
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bátonyterenye [+]
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Bátonyterenye situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Budapeŝto estas 100 km-ojn for.

HistorioRedakti

En loko de la urbo dum la historio troviĝis 4 vilaĝoj: Nagybátony, Kisterenye, Maconka kaj Szúpatak, kiuj unuiĝis en 1984 kaj urbiĝis en 1989. Inter 1860-1992 karbonminejo funkciis. Precipe en la socialisma erao ankaŭ industrio kreskiĝis. Post ĉeso de la minado ĉesis ankaŭ la industrio.

VidindaĵojRedakti

 
Luterana kirko en Bátonyterenye
 
Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye)

Vidindaĵoj estas la baroka Kastelo de Bátonyterenye aŭ kastelo de "Gyürky-Solymossy" [djurki-ŝojmoŝi] kune kun parko, baroka katolika preĝejo, en Maconka romanika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye), en Szúpatak luterana preĝejo.

FamulojRedakti

En Kisterenye naskiĝis verkisto Lajos Abonyi.

ReferencojRedakti

  1. Bátonyterenye települési választás eredményei (germane) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-12-25.
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)