La Kastelo de Beled (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Barthodeiszky [bartodejski]) estas impona novrenesanca konstruaĵo en Hungario, en urbo Beled.

Historio redakti

Familio Barthodeiszky heredis la bienon en 1847, tamen ili ne loĝis en tiu loko. Tiutempe estis en loko de la nuna kastelo nobeldomo, kiu estis malkonstruita en 1886 kaj la kastelo estis finkonstruita en 1890. Post la 2-a mondmilito la kastelo estis prirabita, poste ŝtatigita, fine la loka kolĥozo profitis ĝin. En la 1950-aj jaroj la nova posedanto iĝis vilaĝo Beled mem, kiu bazlernejon funkcias tie, sed ankaŭ lokaj kolektaĵoj estas videblaj.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj kaj mansardo situas sola laŭ ĉefvojo de Beled. La keloj estas iomete pli alte, ol kutime. Tie funkciis la servaj ĉambroj (kuirejo, lavejo). En la teretaĝo loĝis la posedantoj. Nepre menciindas la centra halo, kies plena plafono estis kovrita per nur vitro. El tio estis atingebla 9 ĉambroj. En la mansardo loĝis la servistoj.

Ĝardeno redakti

En la ĝerdeno diversaj maloftaj arboj kreskis, krome estis aleo de kaŝtanoj. Ĉiuj arboj estis hakitaj en fino de la 1940-aj jaroj.

Fontoj redakti