Kastelo de Degenfeld (Ács)

La Kastelo de Degenfeld en Ács estas unu el la kasteloj (ankaŭ historia monumento) en Hungario, en urbo Ács.

Kastelo de Degenfeld en Ács

Historio redakti

Ŝajnas, la kastelo estis konstruita en 1863 fare de familio Forster. Jam en la frua 20-a jarcento grafa familio Degenfeld-Schonburg aĉetis ĝin. Ili pligrandigis kaj trakonstruis la kastelon. En 1947 la nova posedanto estis la hungara ŝtato mem (komprenu: ŝtatiĝo) kaj interne plene estis trakonstruita, ĉar diversaj familioj komencis loĝadi interne. Depost la socialismo la kastelo malpleniĝis, neniu zorgis pri ĝi kaj ruiniĝis la kastelo.

Konstruaĵo redakti

 
Parto de la fasado

La ruina kastelo situas sola en ekstera parto de Ács. Origine ĝi estis klasikisma unuetaĝa konstruaĵo kun keloj. Du teretaĝaj aloj aliĝas al la ĉefa konstruaĵo.

Parko redakti

Ankaŭ la parko estas en malbona stato. Parte restis la aleo kun ordinaraj kastaneoj. En la parko restis poploj, pinoj, aceroj, kverkoj.

Fontoj redakti