La kastelo de Eutin - altgermane Eutiner SchlossSchloss Eutin, dane Eutins Slot - en la samnoma urbo Eutin de la distrikto orienta Holstinio estas inter la plej signifaj ne-religiaj historiaj konstruaĵoj de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio - kune kun la kastelo Gottorf kaj la kastelo Glücksburg. La kastelo estas la ĝermejo de la urbo kaj ankoraŭ nun estas la kultura centro de ĝi.

Kastelo de Eutin
kastelo • Schloss • muzeo
Lando Germanio vd
Situo Eutin
Adreso Schlossplatz 5, 23701 Eutin
Poŝtkodo 23701
Koordinatoj 54° 8′ 15″ N, 10° 37′ 13″ O (mapo)54.137510.6203Koordinatoj: 54° 8′ 15″ N, 10° 37′ 13″ O (mapo)
Kastelo de Eutin (Ŝlesvig-Holstinio)
Kastelo de Eutin (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Kastelo de Eutin
Kastelo de Eutin
Situo de Kastelo de Eutin
Map
Kastelo de Eutin
Retpaĝo https://www.schloss-eutin.de/
vdr
la urba fasado kun la pordega turo

La kvar-ala konstruaĵo ekestis el mezepoka burgo, kaj dum pluraj jarcentoj alikonstruiĝis tra renesanca fortikaĵo al baroka rezideja kastelo. Origine la kastelo estis posedaĵo de la princaj episkopoj de Lubeko, kaj poste iĝis la somera rezidejo de la dukoj de Oldenburgio. Ĝis la 20-a jarcento la konstruaĵo estis loĝata, kaj la historia meblaro je granda parto konserviĝis.

la parka fasado de la suda alo

Nun la kastelo estas loko de muzeo, kaj en la someraj duonjaroj publike viziteblas. La antaŭa baroka parko en la 18-a kaj 19-a jarcentoj trakonstruiĝis al pejzaĝa parko de angla modelo - en ĝi ĉiukaze okazas renoma muzika festivalo, nomata Eutiner Festspiele.

Eksteraj ligiloj redakti